Więcej

Senmortebla

od Desit1, 13 czerwca 2015

Wpisy: 59

Język: Esperanto

Desit1 (Pokaż profil) 13 czerwca 2015, 19:06:20

Homoj, saluton.

Mi estas simpla persono kiu havas multe da imagkapablo kaj tempo.

Mi havas demandon, kiu okazigis debaton en mia plej proksima amikrondo:

Kion vi farus se vi ne povus morti?

Kion mi ĵus diris enhavas diversajn situaciojn, sed mia plej ŝatata, kaj laŭ mi la plej interesa estas la sekva:

- Pro unu kialo aŭ alia, unu homo inter mil naskiĝas kun la kapablo resti bonsana kaj 30aĝa dum pli ol 400 jaroj, sed la medikaj testoj diras nenion novan krom ke tiu persono estas tute normala homo.
- Tiaj homoj, kiam atingas la aĝon de pli malpli 430 jaroj, re-maljuniĝas, finiĝante sian vivon je 480 jaroj pli malpli.
- Ĉi tiuj homoj ne havas aliaj specialajn kapablojn, ne estas super-bonŝancaj, ne flugas, ne supersaĝas, ne nenio. Ili estas normalaj personoj kun la samaj kapabloj ol vi kaj mi.

La demandoj estas:
Kion vi farus se vi estus tiu 1/1000?
Kion vi farus kun tiom da tempo?
Kion vi farus se vi scius pri homoj tiaj, sed ke vi ne estas simila?
Kion farus la socio, la religio, la bankoj kaj aliaj institucioj pri tiaj personoj?

Mi esperas ke ĉi tio interesos homojn kaj ke multaj revu kaj respondu.

Ĝis la!

Vinisus (Pokaż profil) 13 czerwca 2015, 19:43:47

Mi simple fariĝus kiel la feniksa birdo porĉiama vivulo. Ho, kia bonaĵo mi estus Dio!

Desit1 (Pokaż profil) 13 czerwca 2015, 20:40:08

Hooo!!

Kion farus la paroj se ili malkovrus ke ili estas senmorteblaj?! Bonega demando...mi pesas ke mi edziĝus kaj divorcus kelkfoje, sed mi pasigos multan tempon sola...

Lakiro (Pokaż profil) 13 czerwca 2015, 21:36:12

Ĉu la pension oni ne forprenos? ridulo.gif ridulo.gif Nu tiam mi ripozos, vojaĝos kaj reklamos Esperanton. ridulo.gif

Vinisus (Pokaż profil) 13 czerwca 2015, 23:09:48

Kompreneble la registaro ne forprenus mian pension, ĉar mi fariĝus pli fama ol tia kanajloro. ridulo.gif

Rujo (Pokaż profil) 14 czerwca 2015, 00:16:33

Redzin:
Desit1:Kion vi farus se vi estus tiu 1/1000?
Kion vi farus kun tiom da tempo?
Kion vi farus se vi scius pri homoj tiaj, sed ke vi ne estas simila?
Kion farus la socio, la religio, la bankoj kaj aliaj institucioj pri tiaj personoj?
1- Se mi estus tiu 1/1000, tio estus vere malfeliĉa, soleca vivo.
Nuntempe, la monda loĝantaro kreskas pli malpli 1,2% jare. Laŭ datumoj liberigitaj en 2010 de Unuiĝintaj Nacioj, sur nia planedo estas proksimume 7 miliardoj da loĝantoj kaj eble en la jaro 2050 oni estos 9 miliardoj. Do, almenaŭ en la jaro 2050, la “senmortuloj” estos proksimume 9 milionoj da personoj.
Eble, en la jaro 2495, kalkulante surbaze de la senmortula loĝantaro de la jaro 2015, la senmortuloj minimume estos 46 milionoj. Tiamaniere, la senmortuloj ne estos tiel solecaj, ĉar la komunikado tiam estos multoble pli superrealisma ol ĝi estas hodiaŭe. okulumo.gif

Desit1 (Pokaż profil) 17 czerwca 2015, 03:53:50

Rujo:

Bonega rimarko!!

Tial, ekzakte tial, mia fikcio diras 1/1000 personoj, por estigi grandan kvanton da personoj tra la mondo, eĉ pli granda ol aliaj naciaj aŭ lingvaj grupoj.

Nuntempe, ekzemple, hodiaŭ kun iom pli ol 7 miliardoj da homoj, tio estigus 7 milionojn da homoj minimume.
Tio estas multe pli granda homaro ol la loĝantaro de mia urbo! Almenaŭ dufoje la kvanto da homoj de mia urbo. Ankaŭ, ni devus rimarki ke mankas kalkuli la naskiĝintaj senmortuloj de la lastaj 500 jaroj...do, tio estas nekalkulebla kvanto, almenaŭ sep-obla nombro.

Seeeed, mi pensas ke Redzin volis diri, ke viaj unuaj amikoj, via familio kaj la plejmulto da amataj personoj, mortos antaŭ vi. Kaj tio igus vin "soleca persono".
Tio, se mi ne diris, mi pensas ke direndas: La senmortuloj ne scias pri ties trajto, ĝis ili estas 60 aŭ eĉ pli jaraĝaj kaj ties korpo simple ne maljuniĝas. Tiam ili dubos pri ties sano, kaj daŭrigus sian vivon... Kiam ili vidas morti siajn nepojn, ili scias ke io malbona okazas al ili. Post kelkaj dekjaroj, ili konscias ke la vivo estos pli longa ol antendite. Poste ili konas aliajn, kaj ili ilin informas pri la afero.

Ni, ankaŭ kiel Esperantistoj, scias ke la ceteraj homoj, kvankam ili havus similaj trajtojn al niaj, ne estos tiom allogaj al ni, nek tiom bonaj kiom ni esperas. La homoj estas homoj kaj la sento "esti unika" en tia fikcio estus eĉ pli forta.

Se mi pensus ke mi estas unika (en la scenejo kie la homoj ankoraŭ ne agnostikas la senmorteblan trajton), kaj mi konus alian homon similan al mi, simile senmortebla, mi penus pruvi ties kapablon, mi pensas ke mi penus murdi lin. Tio ekigus vicon da problemoj, kiujn mi kuntiros la tutan vivon.

...

Mi verkos romanon...

Vinisus (Pokaż profil) 18 czerwca 2015, 22:21:24

La spiritistoj instruas, ke ĉiu el ni estas nemortebla, ĉar laŭ ilia kredo nur la korpo estas mortema, la spirito vivas eterne.

Desit1 (Pokaż profil) 19 czerwca 2015, 01:15:24

Interese estus scii kion dirus la religiuloj pri senmortulo.

nornen (Pokaż profil) 19 czerwca 2015, 03:19:01

Desit1:Interese estus scii kion dirus la religiuloj pri senmortulo.
Ili nomus lin aū Dio aū Diablo aū ambaū samtempe.

Wróć do góry