K vsebini

Edziĝegaleco en Usono

od orthohawk, 06. julij 2015

Sporočila: 168

Jezik: Esperanto

squishy_mage (Prikaži profil) 21. julij 2015 19:05:10

Lakiro:Squishy, ĉu vi legis supran mesaĝon? ridulo.gif Verŝajne vin interesas nur gejaj rajtoj.
Ge- signifas du seksojn: la viran kaj la virinan.
Geedziĝo estas unuiĝo de viro kaj virino. Tiu ĉi termino ne koncernas gejojn gramatike.
Kiam mi lernis afikson "ge", mi komprenis ke oni uzas kaj signifi ambaŭ seksojn (la viran kaj la virinan) kaj kiam la sekso ne estas grava (la vira aŭ la virina). Mi estas komencanto, do eble mi faris eraro. Mi provis traduki de la angla la vorton "spouse".

orthohawk (Prikaži profil) 21. julij 2015 19:32:29

squishy_mage:
Lakiro:Squishy, ĉu vi legis supran mesaĝon? ridulo.gif Verŝajne vin interesas nur gejaj rajtoj.
Ge- signifas du seksojn: la viran kaj la virinan.
Geedziĝo estas unuiĝo de viro kaj virino. Tiu ĉi termino ne koncernas gejojn gramatike.
Kiam mi lernis afikson "ge", mi komprenis ke oni uzas kaj signifi ambaŭ seksojn (la viran kaj la virinan) kaj kiam la sekso ne estas grava (la vira aŭ la virina). Mi estas komencanto, do eble mi faris eraro. Mi provis traduki de la angla la vorton "spouse".
Ci ne faris eraron. La prefikxo "ge-" uziĝas (oficiale) por aroj kun ambaŭ seksoj: gepatroj estas patro(j) kaj patrino(j). Kez. se aro estas ĉiuj patroj, ne necesas "ge-"

hilex (Prikaži profil) 31. julij 2015 09:40:44

Iĉo:Jam estas edzoj sen edzinoj kaj edzinoj sen edzoj. Oni evidente ja povas tiel nomiĝi.
Nu, vi povas nomiĝi kiel vi volas. Ekzemple Napoleono 8) Sed tio ne signifas ke vi reale estas Napoleono.

Notxor (Prikaži profil) 31. julij 2015 10:29:49

Iĉo:(...)
Plej logike:

Unu viro kaj unu virino = geedziĝo
Du viroj = edziĝo
Du virinoj = edziniĝo

(...)
Estas logika propono kaj bone sonas, mi esperas ĝi estos akceptita finfine. Mi ne komprenas tiom da abomeno kaj timo por uzi «edziĝo» por la unuiĝo de du homoj.

hilex (Prikaži profil) 31. julij 2015 10:45:40

Notxor:
Iĉo:(...)
Plej logike:

Unu viro kaj unu virino = geedziĝo
Du viroj = edziĝo
Du virinoj = edziniĝo

(...)
Estas logika propono kaj bone sonas, mi esperas ĝi estos akceptita finfine. Mi ne komprenas tiom da abomeno kaj timo por uzi «edziĝo» por la unuiĝo de du homoj.
Kial ne uzi "unuiĝo" anstataŭ "edziĝo"? Aŭ "amikiĝo"? Tiel estas pli neŭtrale. Kial la cerbo devas esti rompata per vortoj uzataj en alia kategorio de rilatoj?

hilex (Prikaži profil) 31. julij 2015 11:23:39

Iĉo:Napoleono estis la nomo de unu specifa konata homo. Vi rajtas ke oni ne povas reale iĝi tiu homo per simple diri ke oni nun tiel nomiĝas.

Male, edzo kaj edzino estas dehome difinitaj vortoj. Ili temas ne pri specifaj homoj, kiu oni ne povas iĝi, sed pri klasoj da homoj, al kiuj oni ja povas aniĝi. Ne ekzistas platona mondo de idealaj formoj, kie la difino de tiuj vortoj granite staras, laŭ kiu oni povas diri "Vi ja povas diri ke vi estas edzo, sed vi reale ne estas edzo ĉar vi ne havas edzinon." Tiuj vortoj estas difinitaj kaj de la uzo kaj de la leĝo.
En mensmalsanulejoj ekzistas multe da Napoleonoj 8)
Bone, ni distriĝu for de personaj nomoj. Iu volas nomiĝi caro. Laŭ vi li havas rajton fari tion. Kial ne? Ja estis, estas multe da caroj. Kial ne ankoraŭ unu? Verŝajne vi nun komencus klarigi al mi ke tiu nomo estas tre specifa kaj uziĝas en specifaj rilatoj de homoj. Tamen sekvante vian logikon kial iu ne povas ŝanĝi ordon de uzado de vortoj.

Koncerne platonaj ideoj mi povas diri ke ili restas en neatingebleco por esti ŝanĝita. Ilia envortigo ne ŝanĝas ideon mem. Tio kion vi provas fari estas preni malnovan vorton kaj alkroĉi ĝin al alia ideo. Estas strange uzi saman vorton por malsamaj ideoj.

hilex (Prikaži profil) 31. julij 2015 11:42:14

Iĉo:
Ĉar post la kio-ain-iĝo la homoj ne laŭleĝe estas unu homo kaj ankaŭ ne estas nur amikoj (kaj espereble jam delonge estis amikoj)! Post la iĝo, ili estas edz(in)oj. Kaj kies cerbo estas rompata?
Kiel klere 8) Unuiĝo ne signifas ke du (aŭ multe) homoj fariĝas unu homo. Ili fariĝas la tutaĵo. Tiuokaze ne ekzistas ia neceso por nomi ilin edzoj kaj nur perversemo povas igi iun nomiĝi edzo.

hilex (Prikaži profil) 31. julij 2015 13:27:17

Iĉo:
Jam okazis. Estas en multaj landoj laŭleĝe agnoskataj edzinoj, kiuj havas edzinon, kaj edzoj, kiuj havas edzon. Mi scias ke vi ne agnoskas ilin tiel kaj ankaŭ la leĝo de via lando, sed ne pravis, kiam vi diris (aŭ aludis), ke ĝi ne reale estas tiel. En kiu senco ne reale?
Laŭleĝeco estas demando de tempo kaj necesa grado de perversemo ĉe homoj. Tiam ĉiu perverso fariĝas reala. Sed vera realeco por mi estas en mondo de platonaj ideoj kiuj por mi ekzistas ne nur en homaj cerboj (bedaŭrinde tie ĉi ni ne povos interkonsenti). En tiu realeco ekzistas nek edzo nek edzino, sed du principoj sen kiuj ne eblas kreado. Laŭ tiu ideo edzo kaj edzino estas ĝia enkorpiĝo por krei familion kaj infanojn. Du edzoj ne povas enkorpigi tiun ideon ĉar iliaj kupliloj teknologie ne taŭgas unu por alia.
La sama ideo povas uziĝi por aliaj formoj de kreado. Tiam ekzemple du viroj povas esti tia krea ilo (nur ne por krei infanojn). Sed kial nomi ilin du edzoj tiuokaze? Kial kroĉiĝi al vorto kiu uziĝas por alia celo?

Mi scias ke en Usono vorto "geedziĝo" koncerne gejoj uziĝas absolute pro materiala profitemo. Se la profitemo estas por usonanoj la sola realo tiam tio estas bedaŭrinda signo.

hilex (Prikaži profil) 31. julij 2015 13:40:20

Iĉo:
hilex:
Iĉo:
Ĉar post la kio-ain-iĝo la homoj ne laŭleĝe estas unu homo kaj ankaŭ ne estas nur amikoj (kaj espereble jam delonge estis amikoj)! Post la iĝo, ili estas edz(in)oj. Kaj kies cerbo estas rompata?
Unuiĝo ne signifas ke du (aŭ multe) homoj fariĝas unu homo. Ili fariĝas la tutaĵo.
Ho, do tio ankaŭ okazas je geedziĝo, ĉu ne?
Estas strange ke mi devas klarigi kompreneblajn aferojn. "Unuiĝo" estas pli vasta koncepto ol "geedziĝo". Unuiĝo de du gejoj estas tutaĵo kaj geedziĝo de viro kaj virino estas tutaĵo. Sed principoj de la du tutaĵoj estas malsamaj.

Iĉo:
hilex:kaj nur perversemo povas igi iun nomiĝi edzo.
Kion? Mi ne komprenas ĉi tiun frazon. Nur geedzigistojn (pastroj, sacerdotoj k.t.p.) povas igi iun nomiĝi edzo.
Ne forŝiru vortojn for de kunteksto (geedziĝo de du edzoj). Kaj pri iu ajn religio ne necesas paroli al mi --- mi ne estas religiulo.

Notxor (Prikaži profil) 31. julij 2015 14:02:39

Mi estas geedziĝita. Mia edzino kaj mi havas rajtojn (kaj devojn) laŭ tio geedzigo. Malpersmesi havi la samajn rajton (kaj devojn) nur povas esti pro malamo aŭ timo. Se ili volas «edziĝi» por havi saman rajton (kaj devojn) kiel ni, mi ne volas diskrimini ilin ĉar ili nek reduktas miajn rajtojn nek pliigas miajn devojn.

Kaj laŭ mi pensas, same nomi la samajn rajtojn (kaj devojn) ne estas sensencaĵo.

Nazaj na začetek