Edziĝegaleco en Usono
av orthohawk, 6 juli 2015
Meddelanden: 168
Språk: Esperanto
squishy_mage (Visa profilen) 21 juli 2015 19:05:10
Lakiro:Squishy, ĉu vi legis supran mesaĝon?Kiam mi lernis afikson "ge", mi komprenis ke oni uzas kaj signifi ambaŭ seksojn (la viran kaj la virinan) kaj kiam la sekso ne estas grava (la vira aŭ la virina). Mi estas komencanto, do eble mi faris eraro. Mi provis traduki de la angla la vorton "spouse".Verŝajne vin interesas nur gejaj rajtoj.
Ge- signifas du seksojn: la viran kaj la virinan.
Geedziĝo estas unuiĝo de viro kaj virino. Tiu ĉi termino ne koncernas gejojn gramatike.
orthohawk (Visa profilen) 21 juli 2015 19:32:29
squishy_mage:Ci ne faris eraron. La prefikxo "ge-" uziĝas (oficiale) por aroj kun ambaŭ seksoj: gepatroj estas patro(j) kaj patrino(j). Kez. se aro estas ĉiuj patroj, ne necesas "ge-"Lakiro:Squishy, ĉu vi legis supran mesaĝon?Kiam mi lernis afikson "ge", mi komprenis ke oni uzas kaj signifi ambaŭ seksojn (la viran kaj la virinan) kaj kiam la sekso ne estas grava (la vira aŭ la virina). Mi estas komencanto, do eble mi faris eraro. Mi provis traduki de la angla la vorton "spouse".Verŝajne vin interesas nur gejaj rajtoj.
Ge- signifas du seksojn: la viran kaj la virinan.
Geedziĝo estas unuiĝo de viro kaj virino. Tiu ĉi termino ne koncernas gejojn gramatike.
hilex (Visa profilen) 31 juli 2015 09:40:44
Iĉo:Jam estas edzoj sen edzinoj kaj edzinoj sen edzoj. Oni evidente ja povas tiel nomiĝi.Nu, vi povas nomiĝi kiel vi volas. Ekzemple Napoleono 8) Sed tio ne signifas ke vi reale estas Napoleono.
Notxor (Visa profilen) 31 juli 2015 10:29:49
Iĉo:(...)Estas logika propono kaj bone sonas, mi esperas ĝi estos akceptita finfine. Mi ne komprenas tiom da abomeno kaj timo por uzi «edziĝo» por la unuiĝo de du homoj.
Plej logike:
Unu viro kaj unu virino = geedziĝo
Du viroj = edziĝo
Du virinoj = edziniĝo
(...)
hilex (Visa profilen) 31 juli 2015 10:45:40
Notxor:Kial ne uzi "unuiĝo" anstataŭ "edziĝo"? Aŭ "amikiĝo"? Tiel estas pli neŭtrale. Kial la cerbo devas esti rompata per vortoj uzataj en alia kategorio de rilatoj?Iĉo:(...)Estas logika propono kaj bone sonas, mi esperas ĝi estos akceptita finfine. Mi ne komprenas tiom da abomeno kaj timo por uzi «edziĝo» por la unuiĝo de du homoj.
Plej logike:
Unu viro kaj unu virino = geedziĝo
Du viroj = edziĝo
Du virinoj = edziniĝo
(...)
hilex (Visa profilen) 31 juli 2015 11:23:39
Iĉo:Napoleono estis la nomo de unu specifa konata homo. Vi rajtas ke oni ne povas reale iĝi tiu homo per simple diri ke oni nun tiel nomiĝas.En mensmalsanulejoj ekzistas multe da Napoleonoj 8)
Male, edzo kaj edzino estas dehome difinitaj vortoj. Ili temas ne pri specifaj homoj, kiu oni ne povas iĝi, sed pri klasoj da homoj, al kiuj oni ja povas aniĝi. Ne ekzistas platona mondo de idealaj formoj, kie la difino de tiuj vortoj granite staras, laŭ kiu oni povas diri "Vi ja povas diri ke vi estas edzo, sed vi reale ne estas edzo ĉar vi ne havas edzinon." Tiuj vortoj estas difinitaj kaj de la uzo kaj de la leĝo.
Bone, ni distriĝu for de personaj nomoj. Iu volas nomiĝi caro. Laŭ vi li havas rajton fari tion. Kial ne? Ja estis, estas multe da caroj. Kial ne ankoraŭ unu? Verŝajne vi nun komencus klarigi al mi ke tiu nomo estas tre specifa kaj uziĝas en specifaj rilatoj de homoj. Tamen sekvante vian logikon kial iu ne povas ŝanĝi ordon de uzado de vortoj.
Koncerne platonaj ideoj mi povas diri ke ili restas en neatingebleco por esti ŝanĝita. Ilia envortigo ne ŝanĝas ideon mem. Tio kion vi provas fari estas preni malnovan vorton kaj alkroĉi ĝin al alia ideo. Estas strange uzi saman vorton por malsamaj ideoj.
hilex (Visa profilen) 31 juli 2015 11:42:14
Iĉo:Kiel klere 8) Unuiĝo ne signifas ke du (aŭ multe) homoj fariĝas unu homo. Ili fariĝas la tutaĵo. Tiuokaze ne ekzistas ia neceso por nomi ilin edzoj kaj nur perversemo povas igi iun nomiĝi edzo.
Ĉar post la kio-ain-iĝo la homoj ne laŭleĝe estas unu homo kaj ankaŭ ne estas nur amikoj (kaj espereble jam delonge estis amikoj)! Post la iĝo, ili estas edz(in)oj. Kaj kies cerbo estas rompata?
hilex (Visa profilen) 31 juli 2015 13:27:17
Iĉo:Laŭleĝeco estas demando de tempo kaj necesa grado de perversemo ĉe homoj. Tiam ĉiu perverso fariĝas reala. Sed vera realeco por mi estas en mondo de platonaj ideoj kiuj por mi ekzistas ne nur en homaj cerboj (bedaŭrinde tie ĉi ni ne povos interkonsenti). En tiu realeco ekzistas nek edzo nek edzino, sed du principoj sen kiuj ne eblas kreado. Laŭ tiu ideo edzo kaj edzino estas ĝia enkorpiĝo por krei familion kaj infanojn. Du edzoj ne povas enkorpigi tiun ideon ĉar iliaj kupliloj teknologie ne taŭgas unu por alia.
Jam okazis. Estas en multaj landoj laŭleĝe agnoskataj edzinoj, kiuj havas edzinon, kaj edzoj, kiuj havas edzon. Mi scias ke vi ne agnoskas ilin tiel kaj ankaŭ la leĝo de via lando, sed ne pravis, kiam vi diris (aŭ aludis), ke ĝi ne reale estas tiel. En kiu senco ne reale?
La sama ideo povas uziĝi por aliaj formoj de kreado. Tiam ekzemple du viroj povas esti tia krea ilo (nur ne por krei infanojn). Sed kial nomi ilin du edzoj tiuokaze? Kial kroĉiĝi al vorto kiu uziĝas por alia celo?
Mi scias ke en Usono vorto "geedziĝo" koncerne gejoj uziĝas absolute pro materiala profitemo. Se la profitemo estas por usonanoj la sola realo tiam tio estas bedaŭrinda signo.
hilex (Visa profilen) 31 juli 2015 13:40:20
Iĉo:Estas strange ke mi devas klarigi kompreneblajn aferojn. "Unuiĝo" estas pli vasta koncepto ol "geedziĝo". Unuiĝo de du gejoj estas tutaĵo kaj geedziĝo de viro kaj virino estas tutaĵo. Sed principoj de la du tutaĵoj estas malsamaj.hilex:Ho, do tio ankaŭ okazas je geedziĝo, ĉu ne?Iĉo:Unuiĝo ne signifas ke du (aŭ multe) homoj fariĝas unu homo. Ili fariĝas la tutaĵo.
Ĉar post la kio-ain-iĝo la homoj ne laŭleĝe estas unu homo kaj ankaŭ ne estas nur amikoj (kaj espereble jam delonge estis amikoj)! Post la iĝo, ili estas edz(in)oj. Kaj kies cerbo estas rompata?
Iĉo:Ne forŝiru vortojn for de kunteksto (geedziĝo de du edzoj). Kaj pri iu ajn religio ne necesas paroli al mi --- mi ne estas religiulo.
hilex:kaj nur perversemo povas igi iun nomiĝi edzo.Kion? Mi ne komprenas ĉi tiun frazon. Nur geedzigistojn (pastroj, sacerdotoj k.t.p.) povas igi iun nomiĝi edzo.
Notxor (Visa profilen) 31 juli 2015 14:02:39
Kaj laŭ mi pensas, same nomi la samajn rajtojn (kaj devojn) ne estas sensencaĵo.