본문으로

Amuzaj idiotismoj en aliaj lingvoj

글쓴이: Terpomo11, 2015년 8월 2일

글: 27

언어: Esperanto

bryku (프로필 보기) 2015년 8월 8일 오후 7:42:41

En la pola, se io estas tre malfacila, oni diras: tie estas hundo enterigita. Se iu mortis fulme, oni diras, ke li pafis per hufoj en kalendaron, li etendigis siajn hufojn, li ricevis kverkan mantelon aŭ li flaras la florojn el sube.

Alkanadi (프로필 보기) 2015년 8월 13일 오후 3:09:21

En la angla, se oni havas inteligentan solvon, oni diras: "Bob estas via onklo." (Bob's your uncle).

Kiu estas Bob? Kial li estas mia onklo? Mi ne scias.

jagr2808 (프로필 보기) 2015년 8월 20일 오전 8:37:39

En la norvega se iu estas malebla oni diras:
"Det går over hodet ikke an"
Estas ne ebla super la kapo

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 8월 29일 오후 1:18:30

DuckFiasco:

Kelkaj en la franca, kiujn mi ŝatas:
kuri sur la fazeolo de iu - kolerigi, ĝeni iun
fali en la pomojn - senkonsciiĝi
konstrui kastelojn en Hispanio - fantazii, revadi
meti kuniklon al iu - fari rendevuon sed ne veni
havi la blaton - esti malfeliĉa
la malgranda morto - orgasmo
kaprigi iun - ĉagreni, ĝeni iun
Informcele, mi aldonas francan version:

Il me court sur le haricot (li kuras al mi sur la fazeolo)
tomber dans les pommes
Bâtir des châteaux en Espagne
Poser un lapin à quelqu'un
Avoir le cafard
La petite mort
Devenir chèvre (rara)

jagr2808 (프로필 보기) 2015년 9월 8일 오전 8:12:54

Bjørnetjeneste = ursa favoro

Signifas io kio ŝajnas esti favoro, sed fakte malhelpas, en la norvega.

Snehaja (프로필 보기) 2015년 9월 8일 오전 11:50:45

En mia denaska lingvo,Kannada,
oni diras = "mi masonas la domon en la suno por vi kaj donas la glaciaĵon",kiam oni skoldas la infanojn.Ĝis nun,mi ne povas kompreni,kiel ĝi estas unu punado?
Fakte,se iu faras ĝin al mi,mi estos feliĉaokulumo.gif

Aksolotlo (프로필 보기) 2015년 9월 26일 오후 6:37:37

Vestitor:
Vinisus:En la portugala de Brazilo, kiam oni ne scias kion fari, iu diras: "Li estas en la arbaro sen hundo."
Tiu frazo estas ankaŭ en la Angla; ĉefe Angla el nordo de Anglio!
Mi loĝas en la nordo de Anglio jam 18 jaroj, sed mi neniam aŭdis ĉi tion.

Aksolotlo (프로필 보기) 2015년 9월 26일 오후 6:46:04

En la angla, almenaŭ en Londono, kiam oni ne ege ŝatas ion, oni diras kelkfoje "I don't go a bundle on that" -- mi ne iras fasko sur tion. Estas nur negativa idiotismo: se vi fakte ŝatas la aĵon, ne diru "I go a bundle on it."

Vinisus (프로필 보기) 2015년 9월 26일 오후 6:58:34

En Brazilo, kiam iu mortas oni diras la jenon: "Ele bateu as botas" (Li batis la botojn).

robbkvasnak (프로필 보기) 2015년 9월 26일 오후 7:01:16

En la germana oni ankaŭ diras "Bärendienst" kiel en la norvega. Oni diras "por la kato" (für die Katz) kiam io ne utilas. Kaj por fari rendevuon sed ne aperi oni diras 'doni al iu korbon" (jemandem einen Korb geben)

다시 위로