Al la enhavo

Subtitolo

de traubenschorle, 2015-aŭgusto-07

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

traubenschorle (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 16:40:36

Mi faris esperantan subtitolon de la filmeto " The Accusative Case | La Akuzativo". Vi povas vidi mian laboron ĉi tie.

Se vi povus helpi trovi erarojn mi estus ĝojega ridulo.gif

Bernadox (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-09 15:30:00

traubenschorle:Mi faris esperantan subtitolon de la filmeto ...
Mi preferas la esprimojn "subteksto" aŭ "ekranpieda teksto". "Subtitolo" laŭ mi estas kalkeo de la germana "Untertitel".

nornen (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-09 23:03:27

Bernadox:
traubenschorle:Mi faris esperantan subtitolon de la filmeto ...
Mi preferas la esprimojn "subteksto" aŭ "ekranpieda teksto". "Subtitolo" laŭ mi estas kalkeo de la germana "Untertitel".
"Subtitolo" povus esti internacia vorto. Ĝi ekzistas en ĝermanaj lingvoj (ekz. subtitles), latinidaj lingvoj (ekz. subtítulos) kaj en aziaj lingvoj (ekz. サブタイトル).

Bernadox (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-10 13:33:30

nornen:
Bernadox:
traubenschorle:Mi faris esperantan subtitolon de la filmeto ...
Mi preferas la esprimojn "subteksto" aŭ "ekranpieda teksto". "Subtitolo" laŭ mi estas kalkeo de la germana "Untertitel".
"Subtitolo" povus esti internacia vorto. Ĝi ekzistas en ĝermanaj lingvoj (ekz. subtitles), latinidaj lingvoj (ekz. subtítulos) kaj en aziaj lingvoj (ekz. サブタイトル).
Jes, dankon pro la klarigo. Probable ĉiuj lingvoj laŭvorte tradukis el la angla, ĉu? Pro tio mi ankaŭ nur mingarde kaj retireme skribis "mi preferas" (mia gusto) kaj ne vortumis rekomendon.

Reen al la supro