Mergi la conținut

Subtitolo

de traubenschorle, 7 august 2015

Contribuții/Mesaje: 4

Limbă: Esperanto

traubenschorle (Arată profil) 7 august 2015, 16:40:36

Mi faris esperantan subtitolon de la filmeto " The Accusative Case | La Akuzativo". Vi povas vidi mian laboron ĉi tie.

Se vi povus helpi trovi erarojn mi estus ĝojega ridulo.gif

Bernadox (Arată profil) 9 august 2015, 15:30:00

traubenschorle:Mi faris esperantan subtitolon de la filmeto ...
Mi preferas la esprimojn "subteksto" aŭ "ekranpieda teksto". "Subtitolo" laŭ mi estas kalkeo de la germana "Untertitel".

nornen (Arată profil) 9 august 2015, 23:03:27

Bernadox:
traubenschorle:Mi faris esperantan subtitolon de la filmeto ...
Mi preferas la esprimojn "subteksto" aŭ "ekranpieda teksto". "Subtitolo" laŭ mi estas kalkeo de la germana "Untertitel".
"Subtitolo" povus esti internacia vorto. Ĝi ekzistas en ĝermanaj lingvoj (ekz. subtitles), latinidaj lingvoj (ekz. subtítulos) kaj en aziaj lingvoj (ekz. サブタイトル).

Bernadox (Arată profil) 10 august 2015, 13:33:30

nornen:
Bernadox:
traubenschorle:Mi faris esperantan subtitolon de la filmeto ...
Mi preferas la esprimojn "subteksto" aŭ "ekranpieda teksto". "Subtitolo" laŭ mi estas kalkeo de la germana "Untertitel".
"Subtitolo" povus esti internacia vorto. Ĝi ekzistas en ĝermanaj lingvoj (ekz. subtitles), latinidaj lingvoj (ekz. subtítulos) kaj en aziaj lingvoj (ekz. サブタイトル).
Jes, dankon pro la klarigo. Probable ĉiuj lingvoj laŭvorte tradukis el la angla, ĉu? Pro tio mi ankaŭ nur mingarde kaj retireme skribis "mi preferas" (mia gusto) kaj ne vortumis rekomendon.

Înapoi mai sus