본문으로

Pri la franca vorto "taquiner"

글쓴이: vitorlranjos, 2008년 2월 5일

글: 7

언어: Esperanto

vitorlranjos (프로필 보기) 2008년 2월 5일 오후 9:18:31

Saluton karaj amikoj ! sal.gif

Tiu simpla lingva demando estas por vi, kiuj loĝas en Francio aŭ landoj kies nacia lingvo (almenaŭ unu) estas la franca lingvo rideto.gif

* kiu estas la signifo de "taquiner" en Esperanto ?

* ĉu ĝi signifas 'inciteti' aŭ havas aliajn signifojn ?

Mi demandas tion ĉar iu amiko mia (e-isto kiu loĝis en Francio dum kelkaj jaroj) diras, ke lia gastiginto inventis Eo-vorton 'takini' kies deveno estas franca vorto "taquiner" ... li ne scias difini la vorton per aliaj esperantaj vortoj sed, laŭ mia kompreno, la signifo de "taquiner" estas iom simila al 'inciteti'.

Nu, kion vi pensas pri tiu lingva demando ? Ĉu vere necesas krei la vorton 'takini' aŭ 'inciteti' estas ja sufiĉa vorto ?

Mi antaŭdankas al vi pro la respondoj, kiujn mi senpacience atendas okulumo.gif

Ĉion bonan al vi kaj ĝis baldaŭ !

Matthieu (프로필 보기) 2008년 2월 5일 오후 10:29:41

Reta Vortaro diras “moketi”: “Milde, negrave moki, por komuna amuzo”. Ŝajnas bona traduko al mi.

Oni ankaŭ ja povas diri: (ŝerce) inciteti.

Pino (프로필 보기) 2008년 2월 6일 오후 6:36:44

Laŭ mi taquiner=inciteti=moketi
Takini estas senutila.

vitorlranjos (프로필 보기) 2008년 2월 10일 오전 2:19:32

saluton karaj amikoj ! sal.gif

dankegon al "mastro Jano", "Pino" kaj "Mutusen" pro la respondoj, mi ege ĝojas ĉar vi helpis min solvi dubon pri la senbezoneco de vorto 'takini' deveninta de 'taquiner'

alia demandeto: ĉu la vorto 'taquiner' devenas de iu aparta franca regiono kiel ne-formala vorto aŭ ĝi estas ja "oficiala" vorto ?

dankon denove rido.gif

amike,
Vitor Luiz - Brazilo

Pino (프로필 보기) 2008년 2월 16일 오후 9:22:36

Ĝi estas "oficiala" vorto. Ĝi estas maljuna franca vorto deveninta nederlanda.

prahomo (프로필 보기) 2009년 1월 12일 오후 10:14:22

gne ?

Rogir (프로필 보기) 2009년 1월 13일 오후 12:02:03

De kiu Nederlanda vorto? Mi ne rekonas ĝin.

다시 위로