Til innholdet

Oops?

fra Daisy454,2015 10 20

Meldinger: 8

Språk: Esperanto

Daisy454 (Å vise profilen) 2015 10 20 01:27:37

Kiel oni diras "oops" Esperante? (En la angla, signifas konfeso de eraro.)

NJ Esperantist (Å vise profilen) 2015 10 20 01:55:52

Daisy454:Kiel oni diras "oops" Esperante? (En la angla, signifas konfeso de eraro.)
Kutime mi diras "Fuŝ'"

sergejm (Å vise profilen) 2015 10 20 05:28:14

Тerurĉjo:estimata nia Bertilo jam ĉion kolektis:

Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
Atentu akcenton en ĉi tiuj vortoj!
Sed ° kiel indiko de akcento je la lasta silabo multaj nomas kontraŭfundamenta.

Ondo (Å vise profilen) 2015 10 20 08:12:10

sergejm:Atentu akcenton en ĉi tiuj vortoj!
Sed ° kiel indiko de akcento je la lasta silabo multaj nomas kontraŭfundamenta.
La simbolo ° en PMEG neniel rilatas al akcento. Ĝi signifas simple ”La vorto aŭ vortelemento ne troviĝas en PIV”. Vidu la klarigon.

Daisy454 (Å vise profilen) 2015 10 21 01:33:16

Dankon!

raffadalbo (Å vise profilen) 2015 10 26 14:01:01

NJ Esperantist:Kutime mi diras "Fuŝ'"
Тerurĉjo:estimata nia Bertilo jam ĉion kolektis:
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
PMEG 18.2 (Bertilo):Iafoje oni uzas ordinarajn radikojn sen finaĵoj kiel ekkriajn vortojn
Do, finfine, Bertilo konfirmas ankaŭ la elekton de NJ Esperantist, nur li konsilas forigi la apostrofon, ĉar la ekkrio estas nura radiko: "Fuŝ" kaj ne "Fuŝ'".

amigueo (Å vise profilen) 2015 10 27 14:02:32

Kompreneble ne kutima, sed logike ŝerca esprimo:

No! (Mi konfesas eraron, mi forgesis la akuzativan N, aŭ iun ajn eraron)

kvarelcentenorvega (Å vise profilen) 2020 8 20 02:08:39

NJ Esperantist:Kutime mi diras "Fuŝ'"
same je mi
kaj erar`, erare, mis, aŭ mise

Tibake til toppen