Към съдържанието

Loĵbana Modoj

от Bruso, 28 октомври 2015

Съобщения: 14

Език: Esperanto

Bruso (Покажи профила) 28 октомври 2015, 00:24:34

Malsame de Esperanto, Loĵbano permesas multoblajn ortografiojn, aŭ "modojn".

La anglalingva Vikipedio-artikolo "Lojban Grammar" listigas kvar modojn:

La latina (la "normala" modo)

La cirila

La tengvaro (artefarita skribo, kiu estis inventita de J.R.R. Tolkien)

La japana (rondaj kanaoj, aŭ "hiragana" )

Ĉu ekzistas Loĵbanistoj ĉe lernu? Ĉu iu el vi preferus nenorman modon? Kiu? Kaj kial?

Christa627 (Покажи профила) 29 октомври 2015, 23:21:47

coi ridulo.gif

Mi ŝatas uzi la cirilan alfabeton, ĉar ĝi belas. Do, mi ofte skribas ne nur Loĵbanon, sed ankaŭ Esperanton kaj Tokiponon, per ĝi. Bedaŭrinde ĝi ne taŭgas por la angla malgajo.gif.

Bruso (Покажи профила) 30 октомври 2015, 17:07:25

Christa627:coi ridulo.gif

Mi ŝatas uzi la cirilan alfabeton, ĉar ĝi belas. Do, mi ofte skribas ne nur Loĵbanon, sed ankaŭ Esperanton kaj Tokiponon, per ĝi. Bedaŭrinde ĝi ne taŭgas por la angla malgajo.gif.
Ĉu vi ŝatas la kursivan skribon "srilermorna"?

https://mw.lojban.org/papri/srilermorna

Christa627 (Покажи профила) 03 ноември 2015, 03:01:52

Bruso:
Christa627:coi ridulo.gif

Mi ŝatas uzi la cirilan alfabeton, ĉar ĝi belas. Do, mi ofte skribas ne nur Loĵbanon, sed ankaŭ Esperanton kaj Tokiponon, per ĝi. Bedaŭrinde ĝi ne taŭgas por la angla malgajo.gif.
Ĉu vi ŝatas la kursivan skribon "srilermorna"?

https://mw.lojban.org/papri/srilermorna
.ua Mi ne konis tiun skribon; ĝi belegas! ridulo.gif

Christa627 (Покажи профила) 03 ноември 2015, 19:06:22

Mi provas ĝin!

Sendube mia manskribo ne perfektas, sed espereble ĝi legeblas (al tiuj kiuj konas la skribon, kompreneble).

Transskribo:
.i gapru fa lo cnita
.i crane fa lo trixe
.i no da djuno
lo du da klama makau
.i ku'i roda bajra

Tio estas la refreno de la Loĵbana repkanto "nasa" (kies titolo kaj dua strofo estas tokiponaj!), de la albumo "za'o".

Traduko:
supras malsupro.
antaŭas malantaŭo.
neniu scias kien li/ŝi iras.
Tamen ĉiu kuras.

"du" en la originala vere estu "du'u", sed Djemynai ĉiam uzas reformisman Loĵbanon :-/.

Christa627 (Покажи профила) 03 ноември 2015, 19:09:40

Kie estas la dosiero?

Nova provo:

[redaktaĵo: Ve, ĝi simple rifuzas aperi. Eĉ ne donas eraro-mesaĝon. Ĉu plia problemo pri la paĝaro? Evidente mi devas afiŝi ĝin aliloke kaj ligi ĉi tien.]

Jen foto

Bruso (Покажи профила) 03 ноември 2015, 21:38:28

Christa627:
Jen foto
Bonega manskribo!

Gleki (Покажи профила) 05 ноември 2015, 08:35:06

Bruso:Malsame de Esperanto, Loĵbano permesas multoblajn ortografiojn, aŭ "modojn".

La anglalingva Vikipedio-artikolo "Lojban Grammar" listigas kvar modojn:

La latina (la "normala" modo)

La cirila

La tengvaro (artefarita skribo, kiu estis inventita de J.R.R. Tolkien)

La japana (rondaj kanaoj, aŭ "hiragana" )

Ĉu ekzistas Loĵbanistoj ĉe lernu? Ĉu iu el vi preferus nenorman modon? Kiu? Kaj kial?
Huh, mi opiniis ke vi proponus "Esperanta modo" por Loĵbano ridulo.gif

Malparenteze mi ŝatas la zbalermorna sed ĉi tiu tiparo ne havas .ttf dosieron (ver ekzistis sed la aŭtoro aliigis zbalermornon do la .ttf ne estas aktuala nun)

Christa627 (Покажи профила) 07 ноември 2015, 21:04:49

.i .ue doi gleki mi na pu djuno lodu'u do zvati ti

coderiferous (Покажи профила) 08 ноември 2015, 14:22:02

Christa627:coi ridulo.gif

Mi ŝatas uzi la cirilan alfabeton, ĉar ĝi belas. Do, mi ofte skribas ne nur Loĵbanon, sed ankaŭ Esperanton kaj Tokiponon, per ĝi. Bedaŭrinde ĝi ne taŭgas por la angla malgajo.gif.
Kiel vi uzas la cirilan por skribi Esperanton?

Обратно нагоре