目次へ

Familia nomo

StephaSport,2008年3月4日の

メッセージ: 18

言語: Esperanto

StephaSport (プロフィールを表示) 2008年3月4日 16:50:28

Mia familia nomo estas "Sportelli", kiu esperante tradukiĝas kiel pordetojgiĉetoj

Ĉu ankaŭ via familia nomo signifas ion?

Traduku esperante kaj skribu ĝin ĉi tie!
sal.gif

Hymake (プロフィールを表示) 2008年3月4日 17:35:01

Jes, mia familia nomo estas 'méndez', kiu esperante signifas 'mendido', 'ido de Mendo'.

Kvankam... mia patro ne nomiĝas Mendo senkulpa.gif

StephaSport (プロフィールを表示) 2008年3月4日 19:43:31

Terurĉjo:Ĉu italaj familiaj nomoj, kiuj finiĝas per "i", estas plural-formaj?
Kutime jes. En la itala la finaĵo "i" post substantivoj kaj adjektivoj normale kreas pluralan/malinan formon.

Ofte, italaj familiaj nomoj estas pluralaj ĉar ili rilatas al familio kiel plureco de homoj.

ekz. Rossi ruĝajruĝuloj
Prodi Kuraĝuloj
Pausini (sonas kiel etaj pauzoj)
Ramazzotti (ŝajnas kiel etaj ŝvabriloj)

Mi bedaŭrinde ne estas parenco de Bill Gates ploro.gif, sed iufoje mi kantis kune kun Jim Morrison... rido.gif

remy_boligee (プロフィールを表示) 2008年3月5日 16:29:37

Mia familia nomo estas 'Ferreira'. En la Portugala ĝi signifas Forĝisto.

billpatt1942 (プロフィールを表示) 2008年3月6日 1:14:51

Mia familia nomo, Patterson, signifas nenion. Iu parencoj pensas ke eble ido de Paddy (Irlanda nomo.) Aliaj pensas ke venis el Latino, patricio. En usono ĝi estas tre ordinara nomo.

Mia avino, patrino de mia patro, nomiĝas Baker. Baker signifas bakisto. Tri generacioj de Pattersonoj, estis bakistoj, dum dek naŭa jarcento.

Aliaj nomoj de miaj parencoj signifas lokojn aŭ klanojn.

orthohawk (プロフィールを表示) 2008年3月6日 2:42:55

Mosier estas variado de Moser kiu estas de la herbejo/pashtejo. Mia alia familinomo (la patrina) estas Greiner, dialekt-germane: plendanto!
ridulo.gif

diogotux (プロフィールを表示) 2008年3月6日 21:46:05

Mia familia nomo estas "Silva", kiu estas nomo de dorna arbetaĵo, ankaŭ konata kiel "Sarça". Silva (brazila portugala "silvo") ankaŭ povas signifi sibilo, el la verbo sibili en Portugala (silvar).

annadahlqvist (プロフィールを表示) 2008年3月12日 20:13:37

Dahlqvist, stranga literumo por "dalkvist"="valbranĉeto". Se mi rememoras vere, tiel nomoj estas konstruis par riĉaj kamparanoj kaj burĝoj kiuj volis havi similaj nomoj ke aristokratoj, kiuj havis nomoj kiel Leonŝildo, Oksstelo aŭ Arĝentkasko. Estas ankaŭ soldatnomoj kiel "Stark"="Forta" aŭ "Frisk"="Sana", kaj "filo de"-nomoj.

T0M0 (プロフィールを表示) 2008年6月29日 23:09:05

Mi hodiaû trovis ĉi tiun forumon, do mi estas nova membro okulumo.gif

Mia familia nomo estas "Lu x" (sen spaceto ridego.gif ), kiu estas latinlingvo kaj en esperanto ĝi signifas "lumo".

Pardonu, se mi faris erarojn, sed mi devas ankoraŭ lerni paroli esperanton pli bone.

ServantOfGod91 (プロフィールを表示) 2008年6月30日 0:44:34

Mia familia nomo estas "LePage". Ĝi estas stranga, ĉar ĝi estas franca vorto, sed estas gramatike malĝusta. "La Page" signifus "La Paĝo", sed "Le Page" signifas nenion.

先頭にもどる