前往目錄

Familia nomo

貼文者: StephaSport, 2008年3月4日

訊息: 21

語言: Esperanto

StephaSport (顯示個人資料) 2008年3月4日下午4:50:28

Mia familia nomo estas "Sportelli", kiu esperante tradukiĝas kiel pordetojgiĉetoj

Ĉu ankaŭ via familia nomo signifas ion?

Traduku esperante kaj skribu ĝin ĉi tie!
sal.gif

Hymake (顯示個人資料) 2008年3月4日下午5:35:01

Jes, mia familia nomo estas 'méndez', kiu esperante signifas 'mendido', 'ido de Mendo'.

Kvankam... mia patro ne nomiĝas Mendo senkulpa.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年3月4日下午7:07:08

Ĉu italaj familiaj nomoj, kiuj finiĝas per "i", estas plural-formaj?

Krome, ĉu s-ro William Henry Gates III estas via parenco?

StephaSport (顯示個人資料) 2008年3月4日下午7:43:31

Terurĉjo:Ĉu italaj familiaj nomoj, kiuj finiĝas per "i", estas plural-formaj?
Kutime jes. En la itala la finaĵo "i" post substantivoj kaj adjektivoj normale kreas pluralan/malinan formon.

Ofte, italaj familiaj nomoj estas pluralaj ĉar ili rilatas al familio kiel plureco de homoj.

ekz. Rossi ruĝajruĝuloj
Prodi Kuraĝuloj
Pausini (sonas kiel etaj pauzoj)
Ramazzotti (ŝajnas kiel etaj ŝvabriloj)

Mi bedaŭrinde ne estas parenco de Bill Gates ploro.gif, sed iufoje mi kantis kune kun Jim Morrison... rido.gif

super-griek (顯示個人資料) 2008年3月5日下午1:15:38

Peetermans povas signifi 'filo de Peter/Pieter/Piet (Petro)', sed 'peeterman' ankaŭ estas kromnomo por enloĝantoj de la urbo Lovano.

Terurĉjo, bonvolu rakonti pri via nomo.

remy_boligee (顯示個人資料) 2008年3月5日下午4:29:37

Mia familia nomo estas 'Ferreira'. En la Portugala ĝi signifas Forĝisto.

billpatt1942 (顯示個人資料) 2008年3月6日上午1:14:51

Mia familia nomo, Patterson, signifas nenion. Iu parencoj pensas ke eble ido de Paddy (Irlanda nomo.) Aliaj pensas ke venis el Latino, patricio. En usono ĝi estas tre ordinara nomo.

Mia avino, patrino de mia patro, nomiĝas Baker. Baker signifas bakisto. Tri generacioj de Pattersonoj, estis bakistoj, dum dek naŭa jarcento.

Aliaj nomoj de miaj parencoj signifas lokojn aŭ klanojn.

orthohawk (顯示個人資料) 2008年3月6日上午2:42:55

Mosier estas variado de Moser kiu estas de la herbejo/pashtejo. Mia alia familinomo (la patrina) estas Greiner, dialekt-germane: plendanto!
ridulo.gif

diogotux (顯示個人資料) 2008年3月6日下午9:46:05

Mia familia nomo estas "Silva", kiu estas nomo de dorna arbetaĵo, ankaŭ konata kiel "Sarça". Silva (brazila portugala "silvo") ankaŭ povas signifi sibilo, el la verbo sibili en Portugala (silvar).

R2D2! (顯示個人資料) 2008年3月7日上午4:21:34

Miaj familiaj nomoj estas “Torres” kaj “Sánchez”: Turoj kaj Sanch-ido en la hispana; eĉ se mi ne loĝas en turo kaj mia patro ne nomiĝas Sancho.

—R2D2!

回到上端