Sadržaj

T kaj L euphonique

od nornen, 4. lipnja 2016.

Poruke: 7

Jezik: Français

nornen (Prikaz profila) 4. lipnja 2016. 03:33:29

Mi petas pardonon por skribi la Esperanton en tiu ĉi via forumo, tamen mia kono pri la Franca estas tre malbona kaj mi ne volas ĝeni vin per fia lingvouzo.

Kiel nomiĝas la T kaj L bonsonoraj (euphoniae causa) en la sekvaj ekzemploj?

1) Qui aime-t-elle?
2) Ici l'on fume, ici l'on chante, ici l'on dort.
3) Sur le pont d'Avignon, l'on y danse, l'on y danse.

Ĉu estas gramatika fakesprimo por nomi tiujn ĉi T kaj L?

Ĉu mi supozas korekte, ke oni skribas "aime-t-elle" sed "va-t'en", ĉar en la unua okazo la T estas bonsonora, dum en la dua okazo ĝi estas la persona pronomo "te"?

Mi antaúdankas. Gracias desde ya.

Djino (Prikaz profila) 4. lipnja 2016. 10:52:30

Lettres épenthétiques

nornen (Prikaz profila) 4. lipnja 2016. 22:05:42

Merci beaucoup pour vos réponses.

Altebrilas (Prikaz profila) 5. lipnja 2016. 13:15:58

nornen:

Ĉu mi supozas korekte, ke oni skribas "aime-t-elle" sed "va-t'en", ĉar en la unua okazo la T estas bonsonora, dum en la dua okazo ĝi estas la persona pronomo "te"?
Se vi uzas aliaj "personoj":
aime-t-elle -> aimons-nous -> aimez-vous ("t" malaperas)
va-t-en -> allons-nous-en -> allez-vous-en ("t" iĝas aliaj pronomoj)

Ekzistas ankaux "*Va-z-y!" (iru tien!), kie "z" ludas la saman rolon. (plurale "allez-y" ).
(mi aldonas steleton, ĉar tio estas oficiale nur por transskribi popolan parolmanieron. - Vidu sube).

NB: Je le dis en espéranto, les locuteurs du français l'ayant appris à l'école.

COUARAIL (Prikaz profila) 5. lipnja 2016. 16:09:19

Pli bone : Vas-y; aimons-nous; allons-nous-en

Vidu : Le trait d'union

Altebrilas (Prikaz profila) 6. lipnja 2016. 15:11:11

COUARAIL:Pli bone : Vas-y; aimons-nous; allons-nous-en

Vidu : Le trait d'union
Vous avez raison (vi bedauxrinde pravas!) Exceptionnellement l'impératif prend un "s" dans ce cas-là.
Pour les traits d'union, je corrige.

Djino (Prikaz profila) 6. lipnja 2016. 17:49:28

C'est va-t'en , pas va-t-en

Natrag na vrh