Till sidans innehåll

Punkt' ?

av Bruso, 9 juni 2016

Meddelanden: 5

Språk: Esperanto

Bruso (Visa profilen) 9 juni 2016 15:31:22

Elparoli "eo.lernu.net" en Esperanto, oni diras "e o punkto lernu punkto net".

Ŝajnas al mi, tiu estas tro da silaboj.

Mi diras "e o punkt' lernu punkt' net".

Ĉu ĝusta? Malĝusta?

Alkanadi (Visa profilen) 13 juni 2016 10:20:51

Bruso:Mi diras "e o punkt' lernu punkt' net".
Laŭ mi, oni devas diri "punkto".

akueck (Visa profilen) 15 juni 2016 15:45:31

Alkanadi:
Bruso:Mi diras "e o punkt' lernu punkt' net".
Laŭ mi, oni devas diri "punkto".
Hm. Se mi ne pretervidas ion gravan en la normo de Esperanto, estas tiel:

Se iu en Esperanto diras "punkto" kaj se chi tion oni volas literumi, tiam oni literumu "punkto".
Se iu en Esperanto diras "punkt'" kaj se chi tion oni volas literumi, tiam oni literumu "punkt'".

nornen (Visa profilen) 15 juni 2016 17:13:14

Bruso:Elparoli "eo.lernu.net" en Esperanto, oni diras "e o punkto lernu punkto net".

Ŝajnas al mi, tiu estas tro da silaboj.

Mi diras "e o punkt' lernu punkt' net".

Ĉu ĝusta? Malĝusta?
Ĝuste.

Zamenhof (FG):16. The a of the article, and final o of substantives, may be sometimes dropped euphoniae gratia, e. g. de l’ mond'o for de la mond'o; Ŝiller’ for Ŝiller'o; in such cases an apostrophe should be substituted for the discarded vowel.

Urho (Visa profilen) 16 juni 2016 13:34:32

Alkanadi:
Bruso:Mi diras "e o punkt' lernu punkt' net".
Laŭ mi, oni devas diri "punkto".
Jes, la vorto "punkto" estas ĉi tie ĝusta formo.

Tillbaka till toppen