Al la enhavo

Kiel oni dirus "hot wings" Esperante?

de LiamBeaman, 2016-junio-15

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

LiamBeaman (Montri la profilon) 2016-junio-15 00:28:54

Estas tre simpla demando, sed mi decmandas gxin, cxar mi ne povas trovi bonan tradukon aliloke.

Cxu ecx estas traduko por "hot wings"?

antoniomoya (Montri la profilon) 2016-junio-15 06:11:11

LiamBeaman:Estas tre simpla demando, sed mi decmandas gxin, cxar mi ne povas trovi bonan tradukon aliloke.

Cxu ecx estas traduko por "hot wings"?
Laŭvorte: "varmaj flugiloj".

Amike.

vejktoro (Montri la profilon) 2016-junio-15 06:18:44

Mi ne scias ĉu oni komprenos 'varma' kiel 'spica' aŭ 'kapsiketa'.

dbob (Montri la profilon) 2016-junio-15 13:34:20

LiamBeaman:Estas tre simpla demando, sed mi decmandas gxin, cxar mi ne povas trovi bonan tradukon aliloke.
Cxu ecx estas traduko por "hot wings"?
Supozante ke vi celas al ĉi tia "hot wings", mi proponas jene: pikantaj kokaloj, pikaj kokaloj, spicaj kokaloj.

La 4-a signifo de E-PIV donas: alo --> flugilo de birdo.
ReVo donas: alo --> objekto forme (sed ne funkcie) iom simila al birda flugilo.

Mi opinias, ke la vorto "alo" pli bone taŭgas ol "flugilo", ĉar temas pri birda parto en kuira kunteksto senrilate al flugkapablo.

Reen al la supro