Sisu juurde

Kiel oni dirus "hot wings" Esperante?

kelle poolt LiamBeaman, 15. juuni 2016

Postitused: 4

Keel: Esperanto

LiamBeaman (Näita profiili) 15. juuni 2016 0:28.54

Estas tre simpla demando, sed mi decmandas gxin, cxar mi ne povas trovi bonan tradukon aliloke.

Cxu ecx estas traduko por "hot wings"?

antoniomoya (Näita profiili) 15. juuni 2016 6:11.11

LiamBeaman:Estas tre simpla demando, sed mi decmandas gxin, cxar mi ne povas trovi bonan tradukon aliloke.

Cxu ecx estas traduko por "hot wings"?
Laŭvorte: "varmaj flugiloj".

Amike.

vejktoro (Näita profiili) 15. juuni 2016 6:18.44

Mi ne scias ĉu oni komprenos 'varma' kiel 'spica' aŭ 'kapsiketa'.

dbob (Näita profiili) 15. juuni 2016 13:34.20

LiamBeaman:Estas tre simpla demando, sed mi decmandas gxin, cxar mi ne povas trovi bonan tradukon aliloke.
Cxu ecx estas traduko por "hot wings"?
Supozante ke vi celas al ĉi tia "hot wings", mi proponas jene: pikantaj kokaloj, pikaj kokaloj, spicaj kokaloj.

La 4-a signifo de E-PIV donas: alo --> flugilo de birdo.
ReVo donas: alo --> objekto forme (sed ne funkcie) iom simila al birda flugilo.

Mi opinias, ke la vorto "alo" pli bone taŭgas ol "flugilo", ĉar temas pri birda parto en kuira kunteksto senrilate al flugkapablo.

Tagasi üles