去目錄頁

Kiel oni uzas iujn parolajn esprimojn

Edigxepe, 2016年8月25日

讯息: 4

语言: Esperanto

Edigxepe (显示个人资料) 2016年8月25日上午10:02:37

Post lerni Esperanton kiel precipe skribita lingvo (en Interreto, libroj, ktp.), ĉar la lernado estus pli malfacila se oni bezonus precipe paroli kun aliaj Esperantistoj, mi trovis (kaj trovas) ofte esprimojn kun neevidentaj tradukoj, propraj de la parola lingvo.

Kiel oni dirus, de la angla, "Don't ever do that again!" ?

Sen "ever", ĝi estus "ne faru tion denove!", sed ĉi tiu vorto ne bezone estas pri tempo. En la hispana, simila konstruaĵo estus "¡Ni se te ocurra hacer eso otra vez!". Sufiĉas por vidi ke estas nelaŭvorta (abstrakta) esprimo... la traduko optime ne estus laŭvorta el unu lingvo, sed mi ne povas pensi kiel estus Esperante. Ĉi tiu ideo, konduto, emfazo en "ne", kiel en la angla "not at all". Kiel oni dirus?

Dankon,

Ediĝepe

sudanglo (显示个人资料) 2016年8月25日上午10:44:44

Don't ever do that again - Neniam faru tion denove/ Neniam refaru tion

not at all - tute ne

opalo (显示个人资料) 2016年8月25日下午4:53:56

Sugesto: neniam ajn — "never ever / nunca jamás"

Tiel: Neniam ajn refaru tion!

"Don't ever touch it!" Ne tuŝu ĝin iam ajn!

melitopolano (显示个人资料) 2016年8月25日下午6:24:02

Alia sugesto (ne tre fajna, sed verŝajne laŭregula): Nepre ne faru tion (iam ajn)!

回到上端