ข้อความ 9
ภาษา: Esperanto
Miland (แสดงโปรไฟล์) 19 มีนาคม 2008, 14:46:34
(a) inter 3 kaj 4.
(b) inter 4 kaj 5.
Filu (แสดงโปรไฟล์) 19 มีนาคม 2008, 15:21:04
Miland:Metu matematikan nenumeran simbolon aŭ simbolojn inter nombroj 2 kaj 3, por ke la rezulto estu"+e^," => 2 + e ^ ,3 proksimume egalas 3,3498588
(a) inter 3 kaj 4.
Simile:
"+π^," => 2 + π ^ ,3 proksimume egalas 3,409759279
Mi akordas, ke ambaŭ estas lamaj, kaj ke uzante kvar simbolojn (strikte tri simbolojn, ĉar "^" mi nur uzis pro tio, ke malfacilas ĉiforume superigi ciferon por indiki ties potenceco), uzante tri aŭ kvar simbolojn, mi do diris, ambaŭ miaj solvoj ankaŭ pekas per trolongeco. Mi ĝoje vidos aliajn forumanojn submeti pli bonajn kaj taŭgajn solvojn.
Miland (แสดงโปรไฟล์) 19 มีนาคม 2008, 15:31:02
Filu:Mi akordas, ke ambaŭ estas lamaj, kaj ke uzante kvar simbolojn ..Tamen vi trovis solvon, do mi gratulas vin.
Nun .. provu la problemon uzante nur unu, maksimume (se necese) du simbolojn! Mi ĵus reviziis la problemon.
Filu (แสดงโปรไฟล์) 19 มีนาคม 2008, 15:51:37
Miland:Metu nenumeran matematikan simbolon aŭ simbolojn (ne pli ol du, kaj strikte vi bezonas nur unu) inter 2 kaj 3, por ke la rezulto estu^√ => 2^√3 proksimume egalas 3,32
(a) inter 3 kaj 4.
Miland (แสดงโปรไฟล์) 19 มีนาคม 2008, 15:57:39
Filu:^√ => 2^√3 proksimume egalas 3,32Vi trovis eblan solvon por (a), do gratulon! Tamen estas eĉ pli simpla metodo, aplikebla ankaŭ al parto (b).
Filu (แสดงโปรไฟล์) 24 มีนาคม 2008, 14:31:38
Miland:Metu nenumeran matematikan simbolon aŭ simbolojn (ne pli ol du, kaj strikte vi bezonas nur unu) inter 2 kaj 3,Ĵus denove leginte la alian fadenon pri 2 kaj 3, mi vidis mesaĝon el... ja VI! , en kiu la skribanto interŝanĝas la du ciferojn, argumente ke nenie estis menciita, ke devis ili esti laŭ la proponita ordo.
(b) inter 4 kaj 5.
Ankaŭ mi tiel ludu

(b) 3√2≈4,24
Permuse elektu la flavan tekston por ĝin facile legi.
Miland (แสดงโปรไฟล์) 24 มีนาคม 2008, 16:19:37
Filu:Gratulon! Kaj sendube vi jam scias ke
(b) 3√2≈4,24
2√3 = 3.46, la respondo al (a).
(Parenteze blua estas pli legebla ol flava)
Filu (แสดงโปรไฟล์) 24 มีนาคม 2008, 17:55:41
Miland:(Parenteze blua estas pli legebla ol flava)Pro tio mi elektis flavan (tiamaniere aliaj povos pripensi pri la problemo kaj memdecidi, ĉu ili deziras tuj scii la respondon aŭ trovi ĝin antaŭ ol kompari siajn kun la miajn...)
Filu (แสดงโปรไฟล์) 24 มีนาคม 2008, 19:40:14
(a) 23-orde
(b) 32-orde
Ekzemploj:
(a) 2 x √,3 ≈ 1,0954
(b) 3 E 2 = 300 —> mi ne por ambaŭ ekzemploj rompu mian kapon
Facile malpliigeblan valoron mi proponas senrimorse.