Plaĉi
by guyjohnston, March 26, 2008
Messages: 60
Language: Esperanto
Miland (User's profile) March 26, 2008, 11:35:28 AM
Filu (User's profile) March 26, 2008, 1:04:23 PM
Miland:Laŭ la Universala Vortaro, la verba radiko plaĉ' signifas 'please' en la angla, 'plaire' en la franca, 'gefallen' en la germana. Tial, mi opinias (kiel RiotNrrd) ke ĝi estas transitiva, bezonanta objekton. Tial iu plaĉas al mi egalas al iu plaĉas min.La franca "plaire" estas netransitiva...
Eble "ĉarmi" estus similsenca transitiva verbo al "plaĉi".
mnlg (User's profile) March 26, 2008, 1:30:26 PM
guyjohnston:Pardonu, mi volis diri " "plaĉi al iu" kaj ne "plaĉi iun" ". Simple ŝajnas al mi iomete strange ke "plaĉi" estas netransitiva verbo, ĉar oni normale parolas pri la efekto de io plaĉa je io alia, kaj ne pri io, kio simple plaĉas.Vi uzu verbon "ŝati". Ĝi kondutas kiel en la angla "to like" kaj ĝi ŝajnas esti tio, kion vi celas.
Maro plaĉas (estas plaĉa) al mi.
Mi ŝatas maron.
Miland (User's profile) March 26, 2008, 2:05:46 PM
Filu:La franca "plaire" estas netransitiva...Ĉu la frazo she pleases me ĝuste tradukiĝas en la francan kiel elle me plaît? Se jes, me estas objekto, bezonata de la verbo plaire, tial la verbo estas transitiva, ĉu ne?
RiotNrrd (User's profile) March 26, 2008, 3:21:14 PM
Jasminka (User's profile) March 26, 2008, 3:26:10 PM
RiotNrrd:Laŭ la CEED, "plaĉi" estas transitiva.Kaj laŭ PIV "plaĉi" estas netransitiva.
Filu (User's profile) March 26, 2008, 4:14:14 PM
Miland:"Elle me plaît" >> Elle plaît à qui? À moi.Filu:La franca "plaire" estas netransitiva...Ĉu la frazo she pleases me ĝuste tradukiĝas en la francan kiel elle me plaît? Se jes, me estas objekto, bezonata de la verbo plaire, tial la verbo estas transitiva, ĉu ne?
Malrekta objekto, ne rekta!
Plie, la malrekta objekto ne estas nepre bezonata: "Elle plaît" >> "Ŝi plaĉas" (subkomprenita: "al multaj" aŭ "kutime" aŭ io simila).
Filu (User's profile) March 26, 2008, 4:17:21 PM
mnlg:Ankoraŭ "ĉarmi" mi plu proponus, ĉar el "La maro plaĉas al mi" oni deziris fari "La maro plaĉas min"... La maro estas la subjekto, mi estas la objekto dezirata.guyjohnston:Pardonu, mi volis diri " "plaĉi al iu" kaj ne "plaĉi iun" ". Simple ŝajnas al mi iomete strange ke "plaĉi" estas netransitiva verbo, ĉar oni normale parolas pri la efekto de io plaĉa je io alia, kaj ne pri io, kio simple plaĉas.Vi uzu verbon "ŝati". Ĝi kondutas kiel en la angla "to like" kaj ĝi ŝajnas esti tio, kion vi celas.
Maro plaĉas (estas plaĉa) al mi.
Mi ŝatas maron.
Respekte proponita al via ĉiam sperta analizpovo
RiotNrrd (User's profile) March 26, 2008, 4:26:49 PM
Filu (User's profile) March 26, 2008, 4:31:34 PM
RiotNrrd:Kio signifas la frazon "Mi plaĉas"? (Angle, "I please".) Se "plaĉi" estas netransitiva, la frazo estus kompleta. Sed, la frazo klare ne estas kompleta. Mi plaĉas KIUN? Ĝi bezonas rektan objekton kompletigi la frazon. Tial, ĝi devas esti transitiva.Ne! "Ŝi plaĉas" sufiĉas. Ŝi estas plaĉa laŭ ies opinio.