Přejít k obsahu

La sono "uj"

od uživatele guyjohnston ze dne 1. dubna 2008

Příspěvky: 25

Jazyk: Esperanto

Miland (Ukázat profil) 2. dubna 2008 13:07:20

guyjohnston:"ĉiuj" kaj "tuj" estas malfacile elparolebla por mi, ĉar ĝi ne ekzistas en mia denaska lingvo.
Ĉu vi neniam manĝis chop suey? Aŭ vidis sur TV la heroon Hong Kong Phooey? La lastaj nomoj rimas al la vorto tuj (kvankam tuj ktp prononciĝas iom pli rapide).

pepin2pomme (Ukázat profil) 2. dubna 2008 13:48:41

In franca lingvo, la sono "uj" estas ordinara. Unuo vorto kiu tuj alvenas al spirito estas "couille" (kujono) kaj tiu ridiga vorto estas fonto por multe vortludoj uzante tiu "uj" rimo.

guyjohnston (Ukázat profil) 2. dubna 2008 17:10:14

Miland:
guyjohnston:"ĉiuj" kaj "tuj" estas malfacile elparolebla por mi, ĉar ĝi ne ekzistas en mia denaska lingvo.
Ĉu vi neniam manĝis chop suey? Aŭ vidis sur TV la heroon Hong Kong Phooey? La lastaj nomoj rimas al la vorto tuj (kvankam tuj ktp prononciĝas iom pli rapide).
"Suey" kaj "Phooey" havas du silabojn ("su-ij" kaj "fu-ij"), sed "tuj" nur havas unu.

Miland (Ukázat profil) 2. dubna 2008 18:22:26

guyjohnston:
"Suey" kaj "Phooey" havas du silabojn ("su-ij" kaj "fu-ij"), sed "tuj" nur havas unu.
Tial mi diris, prononcu ekz. suey pli rapide (emfazante la unuan parton). Provu ĝin laŭte!

ora knabo (Ukázat profil) 26. dubna 2008 15:50:16

Kroatoj ne havas problemojn pri tiuj sonoj. Ĉu aŭskultado de tiuj sonoj helpus vin?

trojo (Ukázat profil) 29. dubna 2008 15:13:26

RiotNrrd:La sono estas tiel, kiel en la angla vorto "buoy", sed la sono en "buoy" ne estas precize la samo tiel, kiel en "chewy" aŭ "gooey". "Chewy" (ĉu-i) kaj "gooey" (gu-i) havas du silabojn, sed "buoy" (prononcis ĝuste - "buj") havas nur unu.
Mi prononcas la vorton "buoy" per du silaboj: pli malpli kiel "buŭi".

Eble tio estas pro mia sudorient-usona akĉento.

ritarita (Ukázat profil) 29. dubna 2008 16:45:02

Ankaŭ en la itala tiu sono ekzistas kaj estas facile elparolata:

lui (li)
costui (ĉi tiu)
cui (relativa pronomo)
circuito (circkvito)
ktp

RiotNrrd (Ukázat profil) 30. dubna 2008 1:34:10

trojo:Eble tio estas pro mia sudorient-usona akĉento.
Jes, en la angla estas multaj prononcovariadoj de iuj vortoj pro regionaj akcentoj. "Vi diras 'tomato', mi diras 'to-mah-to'..." ktp. Kaj "buoy" estas nur ekzemplo. Sed multaj homoj prononcas ĝin "buj", pri kiu sono ĉi tiu fadeno temas. Mi ne volas diri ke la prononco kiel "boy" aŭ "bu-i" estas malĝustaj - nur ke por iuj homoj la sono samas kiel la Esperanta "uj".

sinjoro (Ukázat profil) 5. května 2008 19:56:24

Mi tute ne pensis, ke -uj- povas kaŭzi malfacilaĵon je prononcado. En la pola (kaj pluraj slavaj lingvoj, mi pensas) ĝi estas tre vaste uzata. Kaj en Esperanto mi preferas tiun ĉi afikson kaj ĝian uzadon ne nur kiel "skatolo por io" sed ankaŭ laŭfundamente por arbo (pirujo, pomujo) kaj por landnomoj (Italujo, Francujo ktp.)

guyjohnston (Ukázat profil) 5. května 2008 20:57:38

sinjoro:Mi tute ne pensis, ke -uj- povas kaŭzi malfacilaĵon je prononcado. En la pola (kaj pluraj slavaj lingvoj, mi pensas) ĝi estas tre vaste uzata. Kaj en Esperanto mi preferas tiun ĉi afikson kaj ĝian uzadon ne nur kiel "skatolo por io" sed ankaŭ laŭfundamente por arbo (pirujo, pomujo) kaj por landnomoj (Italujo, Francujo ktp.)
Fakte ĝi nur estas malfacila por mi kiam la "uj" estas je la fino de la vorto. "Ujo" ne estas malfacila por mi ne havas problemon pri "u" kaj "jo".

Zpět na začátek