הודעות: 25
שפה: Esperanto
Miland (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2008, 13:07:20
guyjohnston:"ĉiuj" kaj "tuj" estas malfacile elparolebla por mi, ĉar ĝi ne ekzistas en mia denaska lingvo.Ĉu vi neniam manĝis chop suey? Aŭ vidis sur TV la heroon Hong Kong Phooey? La lastaj nomoj rimas al la vorto tuj (kvankam tuj ktp prononciĝas iom pli rapide).
pepin2pomme (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2008, 13:48:41
guyjohnston (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2008, 17:10:14
Miland:"Suey" kaj "Phooey" havas du silabojn ("su-ij" kaj "fu-ij"), sed "tuj" nur havas unu.guyjohnston:"ĉiuj" kaj "tuj" estas malfacile elparolebla por mi, ĉar ĝi ne ekzistas en mia denaska lingvo.Ĉu vi neniam manĝis chop suey? Aŭ vidis sur TV la heroon Hong Kong Phooey? La lastaj nomoj rimas al la vorto tuj (kvankam tuj ktp prononciĝas iom pli rapide).
Miland (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2008, 18:22:26
guyjohnston:Tial mi diris, prononcu ekz. suey pli rapide (emfazante la unuan parton). Provu ĝin laŭte!
"Suey" kaj "Phooey" havas du silabojn ("su-ij" kaj "fu-ij"), sed "tuj" nur havas unu.
ora knabo (הצגת פרופיל) 26 באפריל 2008, 15:50:16
trojo (הצגת פרופיל) 29 באפריל 2008, 15:13:26
RiotNrrd:La sono estas tiel, kiel en la angla vorto "buoy", sed la sono en "buoy" ne estas precize la samo tiel, kiel en "chewy" aŭ "gooey". "Chewy" (ĉu-i) kaj "gooey" (gu-i) havas du silabojn, sed "buoy" (prononcis ĝuste - "buj") havas nur unu.Mi prononcas la vorton "buoy" per du silaboj: pli malpli kiel "buŭi".
Eble tio estas pro mia sudorient-usona akĉento.
ritarita (הצגת פרופיל) 29 באפריל 2008, 16:45:02
lui (li)
costui (ĉi tiu)
cui (relativa pronomo)
circuito (circkvito)
ktp
RiotNrrd (הצגת פרופיל) 30 באפריל 2008, 01:34:10
trojo:Eble tio estas pro mia sudorient-usona akĉento.Jes, en la angla estas multaj prononcovariadoj de iuj vortoj pro regionaj akcentoj. "Vi diras 'tomato', mi diras 'to-mah-to'..." ktp. Kaj "buoy" estas nur ekzemplo. Sed multaj homoj prononcas ĝin "buj", pri kiu sono ĉi tiu fadeno temas. Mi ne volas diri ke la prononco kiel "boy" aŭ "bu-i" estas malĝustaj - nur ke por iuj homoj la sono samas kiel la Esperanta "uj".
sinjoro (הצגת פרופיל) 5 במאי 2008, 19:56:24
guyjohnston (הצגת פרופיל) 5 במאי 2008, 20:57:38
sinjoro:Mi tute ne pensis, ke -uj- povas kaŭzi malfacilaĵon je prononcado. En la pola (kaj pluraj slavaj lingvoj, mi pensas) ĝi estas tre vaste uzata. Kaj en Esperanto mi preferas tiun ĉi afikson kaj ĝian uzadon ne nur kiel "skatolo por io" sed ankaŭ laŭfundamente por arbo (pirujo, pomujo) kaj por landnomoj (Italujo, Francujo ktp.)Fakte ĝi nur estas malfacila por mi kiam la "uj" estas je la fino de la vorto. "Ujo" ne estas malfacila por mi ne havas problemon pri "u" kaj "jo".