Đi đến phần nội dung

Pri viaj nombroj

viết bởi alexandre.carret, Ngày 06 tháng 5 năm 2008

Tin nhắn: 56

Nội dung: Esperanto

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 21:55:42 Ngày 21 tháng 3 năm 2011

En la hindeŭropa pralingvo (ne ĉiuj detaloj klaras):

1: du radikoj *sem-s kaj *óy-wo-s*óy-no-s
2: *dwóh1u
3: *tréyes
4: *kwetwóres
5: *pénkwe
6: *k(w)seks
7: *septm
8: *ók'toh3u
9: *h1néwn
10: *dék'm(t)
20: *h1wi-h1k'mti
30: *tri-h1k'omti
100: *h1k'mtóm

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:00:56 Ngày 07 tháng 4 năm 2011

Tio, kio intrigis min etas kial en pluraj lingvoj "naŭ" similas al "nova", kaj "ok" al "nokto" sen la "n-"

Fr: neuf/neuf; huit/nuit
de: neun/neu; acht/nacht;
en: nine/new; eight/night
...

vidas vandenis (Xem thông tin cá nhân) 11:40:25 Ngày 10 tháng 4 năm 2011

Kirilo81:En la hindeŭropa pralingvo (ne ĉiuj detaloj klaras):

1: du radikoj *sem-s kaj *óy-wo-s*óy-no-s vienas
2: *dwóh1u du
3: *tréyes trys
4: *kwetwóres keturi
5: *pénkwe penki
6: *k(w)seks ŝeŝi
7: *septm septyni
8: *ók'toh3u aŝtuoni
9: *h1néwn devyni
10: *dék'm(t) deŝimt
20: *h1wi-h1k'mti dvideŝimt
30: *tri-h1k'omti trisdeŝimt
100: *h1k'mtóm
ŝimtas

Dekstre mi aldonis litovajn nombrojn por kompari.

Heliogabalus (Xem thông tin cá nhân) 18:18:04 Ngày 10 tháng 4 năm 2011

Altebrilas:Tio, kio intrigis min etas kial en pluraj lingvoj "naŭ" similas al "nova", kaj "ok" al "nokto" sen la "n-"

Fr: neuf/neuf; huit/nuit
de: neun/neu; acht/nacht;
en: nine/new; eight/night
...
es: nueve/nuevo; ocho/noche
pt: nove/novo; oito/noite
cat: nou/nou; vuit/nit
lat: novus/novem; octo/nox (noctis)

Ege interesa fenomeno. Mi ne rimarkis pri tio antaŭe. Eble ni povus serĉi en aliaj lingvoj krom la germanaj kaj latinidaj.
Mi serĉis hindeŭropajn radikojn, por scii se estas ia rilato. Jen kion mi trovis:
*(H₁)néwn̥ / *néwo-
*H₁oḱtō(u) / *nokʷt- (nom. nokʷt-s, gen. nekʷt-s)
Laŭ la hispanlingva Vikipedio (listoj tre plenaj)
http://es.wikipedia.org/wiki/Vocabulario_indoeur...
http://es.wikipedia.org/wiki/Vocabulario_indoeur...

Kaj:
e-neu¸en, neu¸n•, enu¸n• / neu¸os, -i¸os
ok^t¡(u) / nekº-(t-), nokº-t-s
Laŭ "Indogermanisches Etymologisches Wörterbuch" de Pokorny
http://www.ieed.nl/cgi-bin/startq.cgi?flags=endn...

karasutengu (Xem thông tin cá nhân) 11:26:07 Ngày 25 tháng 4 năm 2011

En la Japana lingvo.

零 0: rei

一 1: iĉi

二2: ni

三 3: san

四 4: jon (aŭ) ŝi

五 5: go

六 6: roku

七 7: nana (aŭ) ŝiĉi

八8: haĉi

九9:ku (aŭ) kju

十 10: ĝju

十一11: ĝjuiĉi

百100: hjaku

千 1,000:sen

万10,000:man

十万100,000: ĝjuman

百万1,000,000 : hjakuman

千万10,000,000: senman

一憶100,000,000 :iĉi oku.

十憶10,000,000 :ĝju oku

百憶100,000,000:hjakuoku

千億1,000,000,000 :senoku

一兆10,000,000,000:iĉi tjou
十兆100,000,000:ĝju tjou
百兆1,000,000,000 hjaku tjou
千兆10,000,000,000 sen tjou
一京100,000,000,000 iĉi kej

posto kaj posto tiu ĉi daŭras.

Saluton.

henma (Xem thông tin cá nhân) 16:30:26 Ngày 25 tháng 4 năm 2011

karasutengu:
一 1: iĉi

七 7: nana (aŭ) ŝiti

八8: hati
Kial vi uzis iĉi por 1, sed ŝiti kaj hati por 7 k. 8?

Mi pensas ke tio estus pli kohera se vi uzus iti por 1, aŭ ŝiĉi/haĉi por 7/8.

(tiamaniere, ち estus ĉiam ti aŭ ĉiam ĉi).

Amike,

Daniel.

karasutengu (Xem thông tin cá nhân) 13:30:07 Ngày 26 tháng 4 năm 2011

(tiamaniere, ち estus ĉiam ti aŭ ĉiam ĉi).

ち estas ĉiam ĉi.

Mi eraris pri tio.

Mi korektos tion.

Dankas pro via gvido.

Kaj pardonu min.

Saluton.

henma (Xem thông tin cá nhân) 18:43:44 Ngày 26 tháng 4 năm 2011

Ne pardonpetu, karasutengu...

Mi certe ŝatas tiun fakton, ke en la japana la nombroj baziĝas en 10.000, anstataŭ 1.000, kiel en la okcidentaj landoj.

Ekzemple, 二十五千万 (ni ĝju go sen man - lit. dudek kvin mil dekmiloj) estas ducent kvindek milionoj!! (250.000.000).

Alia demando al karasutengu:

Altebrilas komentis tion, ke en multaj lingvoj naŭ similas al nova, kaj ok similas al nokto. Kiujn vortojn havas la japana for nova kaj nokto? (Ĉu la vorto por nova estas i-adjektivo aŭ na-adjektivo en la japana?).

Bonvolu montru tiujn vortojn, por vidi se tiu fenomeno ekzistas ankaŭ en la japana lingvo.

Amike

Daniel.

Abusonhhoson (Xem thông tin cá nhân) 07:27:40 Ngày 02 tháng 5 năm 2011

En la Ĉina lingvo.
naŭ estas 九 (ĝjoŭ)
nova estas 新 (ŝjin)
ok estas 八 (ba)
nokto estas 夜晚 (jeŭan)
La nombroj ĉinaj similas al La Japanaj.

1 一 ji

2 二 er

3 三 san

4 四 si

5 五 ŭu

6 六 ljoŭ

7 七 ĉi

8 八 ba

9 九 ĝjoŭ

10 十 ŝi

100 百 baj

1,000 千 ĉjan

10,000 万 ŭan

100,000,000 亿 ji

karasutengu (Xem thông tin cá nhân) 04:06:57 Ngày 03 tháng 5 năm 2011

Nur kiam ni ludas per maĝango(麻雀), ni nombras per ĉina nombri maniero.

Tamen ial ni uzas 二 anstaŭtaŭ 両(rjan)n .

Kia estas en alia lando?

Quay lại