Kwa maudhui

Kio estas grava pri Esperanto?

ya reza_k, 12 Septemba 2016

Ujumbe: 39

Lugha: Esperanto

Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2016 5:14:06 alasiri

Ne vere, mi pensas pri dekstremajn ideologiojn.

reza_k (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2016 6:57:12 asubuhi

Bezonu diskuti esperante pri subjektoj ke ili ne estas diskutita en aliaj lingvoj ĝis nun. Tiele, ni povus traduki el Esperanto al aliaj lingvoj kaj ne inverse.

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2016 11:27:01 asubuhi

Ne mankas en la esperanta literaturo gravaj tradukoj, ekz-e "Hamleto."

Teamanto (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2016 9:24:13 alasiri

Mi pensas, ke bezone fari multe da tradukoj de popularsciencaj libroj, kiuj baziĝas sur niatempa scienca sciado.

reza_k (Wasifu wa mtumiaji) 21 Septemba 2016 8:30:38 asubuhi

Ni bezonas kiuj (kiel Marx kej Proudhon) skribas iliajn verkojn esperante. Ni bezonas novajn verkojn kioj ne estas ekzistita en la homa scio ĝis nun.

Frano (Wasifu wa mtumiaji) 21 Septemba 2016 9:04:07 asubuhi

Ĉu jam estas originaj esperantaj libroj, artikoloj, k.t.p. (ne pri Esperanto mem), indaj por traduko en naciajn lingvojn?

reza_k (Wasifu wa mtumiaji) 21 Septemba 2016 9:21:40 asubuhi

Frano:Ĉu jam estas originaj esperantaj libroj, artikoloj, k.t.p. (ne pri Esperanto mem), indaj por traduko en naciajn lingvojn?
Plej bona demando.

Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 21 Septemba 2016 10:30:20 asubuhi

Por originala verko (scienco, historio, ktp) esti unue publikigita en Esperanto, ĉi tiu postulas ke:

A. Tia aŭtoro povas skribi Esperanton.
B. La autoro povas skribi Esperanton al sufiĉe alta nivelo.
C. Larĝa bazo de legantoj povas legi Esperanton al sufiĉa nivelo.

Tiu persono vere devas jam esti esperantisto. Mi ne imagas ke iu ajn volas lerni lingvon nur por eldoni verkon. Ili ankaŭ volas atingi la plej grandan publikon.

reza_k (Wasifu wa mtumiaji) 21 Septemba 2016 11:09:22 asubuhi

Vestitor:Por originala verko (scienco, historio, ktp) esti unue publikigita en Esperanto, ĉi tiu postulas ke:

A. Tia aŭtoro povas skribi Esperanton.
B. La autoro povas skribi Esperanton al sufiĉe alta nivelo.
C. Larĝa bazo de legantoj povas legi Esperanton al sufiĉa nivelo.

Tiu persono vere devas jam esti esperantisto. Mi ne imagas ke iu ajn volas lerni lingvon nur por eldoni verkon. Ili ankaŭ volas atingi la plej grandan publikon.
Ne plej granda publiko sed plej kvalifika publiko estas grava punkto. Ekzemple, en mezepoko libroj skribis Latine, ĉu ĉiuj en Eŭropo sciis Latinon? Fakte, latino estis lingvo de kvalifika publiko. Esperanto bezonas ion ke popoloj en ĉie de la mondo rekonas Esperanton por ĝi.

Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 21 Septemba 2016 3:26:20 alasiri

Bone. Vi pravas ke la publiko ne devas esti la plej granda, sed la situacio nur revenas al la sama loko. Estas nuntempe homoj kiuj povas kompreni latinon (antikva, klasika latina lingvo), tiu estas ĉefe homoj kiuj studas klasikajn lingvojn kaj kulturojn (classics). Tiu kompreneble signifas ke la latina lingvo ne malaperos, sed la grupoj de uzantoj estas malgranda.

Kial iu estus eĉ rimarki ĝin? La plejparto de originalaj esploroj estas skribinta en la angla ĉar ili scias ke la 'kvalifika publiko' ke ili volas atingi eble povas kompreni la angla. Ĉi tiu ne estas malsamaj ol la statuso de latina en mezepoko/renesanco.

Mallonge la rimedoj (la uzado de la lingvo) devas esti unue evidentiĝi (evidenta?).

Kurudi juu