Al la enhavo

Traduko de la vorto cashback

de melitopolano, 2016-novembro-22

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

melitopolano (Montri la profilon) 2016-novembro-22 13:33:47

Kiel traduki la anglan vorton cashback? Tio estas komerca programo, kie peranto ricevas procentaĵon de vendisto pro varbado aĉetantojn kaj siavice repagas parton de la procentaĵo al tiuj ĉi aĉetantoj. La vorton kaŝbako/keŝbeko neniu uzas (laŭ Guglo), kaj repago ŝajnas al mi tro svaga.

opajpoaj (Montri la profilon) 2016-novembro-22 15:30:50

¿ postaĉeta rabato ?

Roch (Montri la profilon) 2016-novembro-22 16:03:09

melitopolano (Montri la profilon) 2016-novembro-22 18:06:41

opajpoaj:¿ postaĉeta rabato ?
Ĉu ne tro da vortoj? ridulo.gif

Roch:Financa piramido? rido.gif
Malverŝajnas. Ĉiuokaze temas pri formo, ne enhavo ridulo.gif

melitopolano (Montri la profilon) 2016-novembro-22 18:42:06

En "English - Esperanto - English Dictionary" de John C. Wells cashback estas tradukita kiel kontant-rericevo.

sudanglo (Montri la profilon) 2016-novembro-30 13:48:08

En Britujo oni uzas la esprimo 'cashback' ĉe la kaso en supervendejo kiam la kliento pagas por siaj aĉetoj per karto, kaj eble volas aldone elpreni monon el lia/ŝia karto-konto.

La kasisto diras, -'Do want any cashback?' - Ĉu vi volas mon-redonon?

DuckFiasco (Montri la profilon) 2016-decembro-03 20:11:08

"cashback" ankaŭ estas sistemo uzata de certaj bankoj. Ili rekompencas klientojn, kiu uzas kreditkarton por debetaj aĉetoj per (tre eta) sumo de mono. Laŭ tiu signifo, io kiel "aĉet-rabato" taŭgas.
Por kroma retiro de mono el onia propra konto je la momento de la aĉeto, "mon-redono" pli taŭgas, ŝajnas al mi ridulo.gif

Reen al la supro