前往目錄

Traduko de la vorto cashback

貼文者: melitopolano, 2016年11月22日

訊息: 7

語言: Esperanto

melitopolano (顯示個人資料) 2016年11月22日下午1:33:47

Kiel traduki la anglan vorton cashback? Tio estas komerca programo, kie peranto ricevas procentaĵon de vendisto pro varbado aĉetantojn kaj siavice repagas parton de la procentaĵo al tiuj ĉi aĉetantoj. La vorton kaŝbako/keŝbeko neniu uzas (laŭ Guglo), kaj repago ŝajnas al mi tro svaga.

opajpoaj (顯示個人資料) 2016年11月22日下午3:30:50

¿ postaĉeta rabato ?

Roch (顯示個人資料) 2016年11月22日下午4:03:09

melitopolano (顯示個人資料) 2016年11月22日下午6:06:41

opajpoaj:¿ postaĉeta rabato ?
Ĉu ne tro da vortoj? ridulo.gif

Roch:Financa piramido? rido.gif
Malverŝajnas. Ĉiuokaze temas pri formo, ne enhavo ridulo.gif

melitopolano (顯示個人資料) 2016年11月22日下午6:42:06

En "English - Esperanto - English Dictionary" de John C. Wells cashback estas tradukita kiel kontant-rericevo.

sudanglo (顯示個人資料) 2016年11月30日下午1:48:08

En Britujo oni uzas la esprimo 'cashback' ĉe la kaso en supervendejo kiam la kliento pagas por siaj aĉetoj per karto, kaj eble volas aldone elpreni monon el lia/ŝia karto-konto.

La kasisto diras, -'Do want any cashback?' - Ĉu vi volas mon-redonon?

DuckFiasco (顯示個人資料) 2016年12月3日下午8:11:08

"cashback" ankaŭ estas sistemo uzata de certaj bankoj. Ili rekompencas klientojn, kiu uzas kreditkarton por debetaj aĉetoj per (tre eta) sumo de mono. Laŭ tiu signifo, io kiel "aĉet-rabato" taŭgas.
Por kroma retiro de mono el onia propra konto je la momento de la aĉeto, "mon-redono" pli taŭgas, ŝajnas al mi ridulo.gif

回到上端