Mergi la conținut

refleksivo

de Altebrilas, 14 februarie 2017

Contribuții/Mesaje: 22

Limbă: Esperanto

Kirilo81 (Arată profil) 16 februarie 2017, 08:53:41

En la Paŭlo-frazo si troviĝas ekster la subjekto, en la Petro-frazo ene, tial ĝi ne eblas.

nornen (Arată profil) 16 februarie 2017, 13:01:24

Altebrilas:Ĉu la ĉi-suba frazo estas korekta?
Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
Kompreneble, oni povas diri pli simple:
"Petro vespermanĝis kun siaj gefratoj", sed tio ne estas la demando.
Interese, vi ĵus kreis sintaksan stack-overflow. "Sia" ĉiam aludas la subjekton kaj sekve povas esti anstatŭigata ĉiam per "de la subjekto".

Ekz: Petro kun la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
Subjekto = Petro
Anstataŭigite: Petro kun la aliaj gefiloj de la patro de Petro vespermanĝis kune.

Tamen ĉe via sintakse negramatika ekzemplo, la anstatŭigo estas pli interesa:
Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
Subjekto = Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro
Anstataŭigite: Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro
vespermanĝis kune.
Subjekto = Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro
Anstataŭigite: Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
Subjekto = Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro
Anstataŭigite: Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
RuntimeError: maximum recursion depth exceeded

Ĉu tio ĉi temas pri filozofia memaludo? Ĉu estas kelonioj laŭ la tuta vojo malsupren?

Altebrilas (Arată profil) 16 februarie 2017, 23:47:42

Estas interese konstati, ke ĉiufoje ke la serpento mordas sian voston, problemo aperas...

Mi anstataŭigus tiel:

Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj DE la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.

Efektive, kiam oni provas anstataŭigadi la pronomoj per la ekvivalentaj nomaj vortgrupoj, tio daŭras senfine...

Oni devas apliki la regulon de Kirilo: "si" ne rajtas esti en la subjekta vortgrupo. Sed pro tiu ekzemplo, temas pri KROMA regulo, kaj ne la konsekvenco de la ĉefa regulo kiu diras, ke "si" reprezentas la subjekto de la propozicio.

nornen (Arată profil) 17 februarie 2017, 17:07:28

Altebrilas:Estas interese konstati, ke ĉiufoje ke la serpento mordas sian voston, problemo aperas...

Mi anstataŭigus tiel:

Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj DE la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.

Efektive, kiam oni provas anstataŭigadi la pronomoj per la ekvivalentaj nomaj vortgrupoj, tio daŭras senfine...

Oni devas apliki la regulon de Kirilo: "si" ne rajtas esti en la subjekta vortgrupo. Sed pro tiu ekzemplo, temas pri KROMA regulo, kaj ne la konsekvenco de la ĉefa regulo kiu diras, ke "si" reprezentas la subjekto de la propozicio.
Ne estas regulo kiu eldiras "Si ne rajtas esti subjekto". Tio estas nur derivaĵo el principo multe tre baza: Sintakso estas sencikla. Tio ne estas esperantaĵo, tamen principo sufiĉe ĝenerala [1]. Nun, sciante ke "si/" ĉiam aludas la subjekton, kaj samtempe sciante ke sintakso estas sencikla, la eldiro "si ne rajtas esti subjekto" estas nura, tamen neevitebla, konkludo.

Pro la sencikleco, oni povas revortigi tiun konkludon pli ĝenerale: Anaforo (kataforo, endoforo) ne povas esti sia aludaĵo.

----
[1] Eble kun la escepto de la Angla. Ekzemple, la eldiraĵo "Brexit signifas Brexit" estas sencmalplena taŭtologio en Esperanto, "Brexit bedeutet Brexit" estas sencmalplena taŭtologio en la Germana, "Brexit significa Brexit" estas sencmalplena taŭtologio en la Hispana, "B'ereksit a'an B'ereksit" estas sencmalplena taŭtologio en la Kekĉia, tamen nur en la Angla la eldiraĵo "Brexit means Brexit" estas sencplena politika elidraĵo aplaŭdinda.

Altebrilas (Arată profil) 17 februarie 2017, 23:10:50

nornen:

Pro la sencikleco, oni povas revortigi tiun konkludon pli ĝenerale: Anaforo (kataforo, endoforo) ne povas esti sia aludaĵo.
Ĉu vere? "Tiu frazo estas falsa" estas ofte citata kiel ekzemplo de memreferenco kiu estigas logikajn paradoksojn.
La vortoj "tiu frazo" rilatas al frazo en kiu ili estas.

sudanglo (Arată profil) 18 februarie 2017, 13:57:55

Bexit means Brexit estas same sencoplena kiel " Ĉesu signifas ĉesu", diris la kolera patrino.

Grown (Arată profil) 19 februarie 2017, 06:57:35

Kiom pedante. Petro kaj la aliaj gefiloj de lia patro vespermanĝis kune.

Grown (Arată profil) 25 februarie 2017, 13:33:18

Kiel oni diru, "close in on" Esperante? Ĉu tio aferkoncerne?

amigueo (Arată profil) 24 martie 2017, 10:48:21

Altebrilas:

Paŭlo kaj lia frato alportis florojn al sia patrino por ŝia naskiĝdatreveno
proponetoj:
Paŭlo kaj tua frato alportis florojn al sia patrino por tua birdeo.

klarigoj: tua, el "tiu"; birdeo, el "birthday"

tu gravas!

amigueo (Arată profil) 24 martie 2017, 10:57:56

sudanglo:Bexit means Brexit estas same sencoplena kiel " Ĉesu signifas ĉesu", diris la kolera patrino.
tiomfoje SIGNIFI havas akuzativon sen -n, ke pragmatus SIGNIFI verbo analoga al ESTI, kun du brakoj nominativaj.
kio tio signifas? tio signifas birdeto.

Înapoi mai sus