refleksivo
ya Altebrilas, 14 Februari 2017
Ujumbe: 22
Lugha: Esperanto
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 16 Februari 2017 8:53:41 asubuhi
nornen (Wasifu wa mtumiaji) 16 Februari 2017 1:01:24 alasiri
Altebrilas:Ĉu la ĉi-suba frazo estas korekta?Interese, vi ĵus kreis sintaksan stack-overflow. "Sia" ĉiam aludas la subjekton kaj sekve povas esti anstatŭigata ĉiam per "de la subjekto".Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.Kompreneble, oni povas diri pli simple:
"Petro vespermanĝis kun siaj gefratoj", sed tio ne estas la demando.
Ekz: Petro kun la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
Subjekto = Petro
Anstataŭigite: Petro kun la aliaj gefiloj de la patro de Petro vespermanĝis kune.
Tamen ĉe via sintakse negramatika ekzemplo, la anstatŭigo estas pli interesa:
Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
Subjekto = Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro
Anstataŭigite: Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro
vespermanĝis kune.
Subjekto = Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro
Anstataŭigite: Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
Subjekto = Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro
Anstataŭigite: Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
RuntimeError: maximum recursion depth exceeded
Ĉu tio ĉi temas pri filozofia memaludo? Ĉu estas kelonioj laŭ la tuta vojo malsupren?
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 16 Februari 2017 11:47:42 alasiri
Mi anstataŭigus tiel:
Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj DE la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
Efektive, kiam oni provas anstataŭigadi la pronomoj per la ekvivalentaj nomaj vortgrupoj, tio daŭras senfine...
Oni devas apliki la regulon de Kirilo: "si" ne rajtas esti en la subjekta vortgrupo. Sed pro tiu ekzemplo, temas pri KROMA regulo, kaj ne la konsekvenco de la ĉefa regulo kiu diras, ke "si" reprezentas la subjekto de la propozicio.
nornen (Wasifu wa mtumiaji) 17 Februari 2017 5:07:28 alasiri
Altebrilas:Estas interese konstati, ke ĉiufoje ke la serpento mordas sian voston, problemo aperas...Ne estas regulo kiu eldiras "Si ne rajtas esti subjekto". Tio estas nur derivaĵo el principo multe tre baza: Sintakso estas sencikla. Tio ne estas esperantaĵo, tamen principo sufiĉe ĝenerala [1]. Nun, sciante ke "si/" ĉiam aludas la subjekton, kaj samtempe sciante ke sintakso estas sencikla, la eldiro "si ne rajtas esti subjekto" estas nura, tamen neevitebla, konkludo.
Mi anstataŭigus tiel:
Petro kaj la aliaj gefiloj de la patro de Petro kaj DE la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
Efektive, kiam oni provas anstataŭigadi la pronomoj per la ekvivalentaj nomaj vortgrupoj, tio daŭras senfine...
Oni devas apliki la regulon de Kirilo: "si" ne rajtas esti en la subjekta vortgrupo. Sed pro tiu ekzemplo, temas pri KROMA regulo, kaj ne la konsekvenco de la ĉefa regulo kiu diras, ke "si" reprezentas la subjekto de la propozicio.
Pro la sencikleco, oni povas revortigi tiun konkludon pli ĝenerale: Anaforo (kataforo, endoforo) ne povas esti sia aludaĵo.
----
[1] Eble kun la escepto de la Angla. Ekzemple, la eldiraĵo "Brexit signifas Brexit" estas sencmalplena taŭtologio en Esperanto, "Brexit bedeutet Brexit" estas sencmalplena taŭtologio en la Germana, "Brexit significa Brexit" estas sencmalplena taŭtologio en la Hispana, "B'ereksit a'an B'ereksit" estas sencmalplena taŭtologio en la Kekĉia, tamen nur en la Angla la eldiraĵo "Brexit means Brexit" estas sencplena politika elidraĵo aplaŭdinda.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 17 Februari 2017 11:10:50 alasiri
nornen:Ĉu vere? "Tiu frazo estas falsa" estas ofte citata kiel ekzemplo de memreferenco kiu estigas logikajn paradoksojn.
Pro la sencikleco, oni povas revortigi tiun konkludon pli ĝenerale: Anaforo (kataforo, endoforo) ne povas esti sia aludaĵo.
La vortoj "tiu frazo" rilatas al frazo en kiu ili estas.
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Februari 2017 1:57:55 alasiri
Grown (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2017 6:57:35 asubuhi
Grown (Wasifu wa mtumiaji) 25 Februari 2017 1:33:18 alasiri
amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2017 10:48:21 asubuhi
Altebrilas:proponetoj:
Paŭlo kaj lia frato alportis florojn al sia patrino por ŝia naskiĝdatreveno
Paŭlo kaj tua frato alportis florojn al sia patrino por tua birdeo.
klarigoj: tua, el "tiu"; birdeo, el "birthday"
tu gravas!
amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2017 10:57:56 asubuhi
sudanglo:Bexit means Brexit estas same sencoplena kiel " Ĉesu signifas ĉesu", diris la kolera patrino.tiomfoje SIGNIFI havas akuzativon sen -n, ke pragmatus SIGNIFI verbo analoga al ESTI, kun du brakoj nominativaj.
kio tio signifas? tio signifas birdeto.