去目錄頁

Ĉu la internacia angla fariĝos pli kaj pli malsimila al la (reĝina) ricevita angla?

morico, 2017年3月5日

讯息: 66

语言: Esperanto

Vestitor (显示个人资料) 2017年4月16日下午12:56:38

thyrolf:Jen kelkaj ligiloj al la koncepto de "simplified English":

http://www.userlab.com/SE.html (kun kelka materialo)

http://www.asd-ste100.org/index.html (pli oficiala)

https://en.wikipedia.org/wiki/Simplified_Technical...
( kie en alilingvaj versioj vi trovos aliajn ligilojn)
Ĉi tiu estas por teknika angla. La helplingvo bazita sur angla estas 'Baza Angla' de C.K. Ogden.

thyrolf (显示个人资料) 2017年4月16日下午6:54:57

Dankon por la informo, se mi trovas vortprovizon de 850 vortoj iomete tro ŝpara.

Eĉ se la simplified English estas por teknikaj medioj, la tie listigitaj reguloj estas tre taŭga por ĝenerala plifacila angla, mi tre opinias.

Grown (显示个人资料) 2017年4月17日上午9:58:21

thyrolf:Dankon por la informo, se mi trovas vortprovizon de 850 vortoj iomete tro ŝpara.

Eĉ se la simplified English estas por teknikaj medioj, la tie listigitaj reguloj estas tre taŭga por ĝenerala plifacila angla, mi tre opinias.
Kompreneble 850 estas tro ŝpara, mi ofte skribu en Konsultejon pri novaj vortoj, ekzemple, mi demandis kio signifas thermal imaging camera.

Vestitor (显示个人资料) 2017年4月17日下午3:13:26

La baza kerna vortlisto estas 850 sed la fina uzebla vortlisto estas 1500-2000 vortoj:

850 esencaj/ĝeneralaj vortoj + ĉirkaŭ 150 por baza teĥnika uzado kaj 200 oftaj internaciaj vortoj estas la esenca bazo.
La vortlisto estas ĉi tie.

Se oni postulas fakaj vortoj (vortoj kiuj ne estas ofte uzataj) vi simple skribas la vorto kaj ekspliki ĝin. Precize kiel en aliaj lingvoj!

Mi ne estas rekomendanto por 'baza angla' kiel la helplingvo de la mondo, sed la ideo meritas atenton. La uzado de tiu lingvo estas kreskanta, ĉu aŭ ne ĝi placas al ni.

Vestitor (显示个人资料) 2017年4月18日下午7:45:55

Get lost with your crooked wares.

morico (显示个人资料) 2017年4月22日上午6:13:13

Mi havas kelkajn hipotezojn:
- esperanto restas la unua konstruita internacia lingvo kaj iĝas multe pli grava en la internacia komunikado;
- angla restas dum kelkaj jardekoj la unua instruita "dua lingvo";
- la angla popolo ne volas ŝanĝi sian lingvon ĉar ĝi estas respektema tradicio;
- la 95% de ne anglanaskiĝ-parolantoj volas pli facilan komunikadilon;
- oni uzas esperanto-n pri faciligi internacian anglan por la 95%, kaj ŝpari kune centojn de miliardoj de lernad-horoj

morico (显示个人资料) 2017年4月22日上午6:32:06

IMAGU se oni sekvas la ordigon de la 16 reguloj de la gramatiko esperanto.
1- La nedifina artikolo ne ekzistas en esperanto kaj ankaŭ en la pluralo en la angla aŭ en la germana. Do oni povus forigi ĝin en internacia angla (inter-angla).
La difinita artikolo povus havi ununuran prononc-manieron en inter-angla kiel en esperanto.

En multaj gravaj lingvoj pli parolataj kune ol la angla, la ĉina, la japana k.t.p., la artikolo ne ekzistas.

morico (显示个人资料) 2017年4月22日上午6:47:20

2-La pluralo de la substantivoj en interangla havus la finaĵon -s;
aŭ -es pro fonetika kialo : ekzemple s(bus); ch (watch); x (box)

morico (显示个人资料) 2017年4月22日上午7:05:21

3- Adjektivo estas nevariebla. La ordigo de la vortoj kaj adjektivoj estas la sama en interangla.
Unusilab-adjektivoj havas komparativon pli ...ol kun finaĵo -er, kaj superlativon la plej... kun finaĵo -est;
- Por la aliaj adjektivoj, oni uzas more +..., aŭ the most +...

morico (显示个人资料) 2017年4月22日上午7:13:44

4- La nombroj estas pli malfacilaj ol en esperanto, sed restus la samaj en interangla por interkompreno.

回到上端