Al la esperantistoj, kiuj pensas ke la angla lingvo estas malfacila :P
de vincas, 5 de marzo de 2017
Aportes: 80
Idioma: Esperanto
Haratta (Mostrar perfil) 16 de diciembre de 2017 20:07:04
vincas:Je tiu ĉi forumo ni kredas je la fina venko!Roch:Jes sed por la paca celo de Zamenhof, la ĉeĥaparolanto kaj la anglaparolanto devas lerni novan lingvon, por egaleco, neŭtraleco...La angla jam estas sufiče neutrala La angla jam farighis čies auh nenies lingvo.
vincas (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2017 16:53:15
Metsis (Mostrar perfil) 21 de diciembre de 2017 16:38:40
MiMalamasLaAnglan (Mostrar perfil) 24 de enero de 2018 22:50:43
Metsis (Mostrar perfil) 25 de enero de 2018 09:57:11
Problemojn al mi kaŭzas artikoloj, kiam uzi nedifinitan, difinitan aŭ neniun. E-o havas ĉi tiun saman problemon, kvankam en pli facila formo: kiam uzi la difinitan artikolon.
Alia problemo estas, kiun prepozicion uzi. E-o estas iomete pli logika, sed ambaŭ postulas parkerigon.
La plej grava malfacileco en la angla estas, ke la lingvo estas nuntempe tre piktograma, alivorte oni bezonas parkerigi pli kaj pli kiel skribi kaj prononci vortojn. La kunligo inter prononco kaj skribo estas tre malforta nuntempe.
MiMalamasLaAnglan (Mostrar perfil) 25 de enero de 2018 22:31:24
MiMalamasLaAnglan (Mostrar perfil) 25 de enero de 2018 22:38:18
Metsis:Mi ankaŭ malamegas anglajn literumadojn. La angla bezonas novan alfabeton.
La plej grava malfacileco en la angla estas, ke la lingvo estas nuntempe tre piktograma, alivorte oni bezonas parkerigi pli kaj pli kiel skribi kaj prononci vortojn. La kunligo inter prononco kaj skribo estas tre malforta nuntempe.
Roch (Mostrar perfil) 26 de enero de 2018 05:00:40
Metsis (Mostrar perfil) 26 de enero de 2018 08:16:59
nornen (Mostrar perfil) 26 de enero de 2018 16:05:16
La flago nomiĝas "La Flago de la Popoloj" kaj la kvar koloroj reprezentas la kvar popolojn loĝantajn en Gvatemalo. Ruĝo reprezentas la Ŝinkaojn, nigro la Garifunaojn, flavo la Majaojn kaj blanko la Ladinojn.
La flavo reprezentas la Majaojn ne pro ilia haŭtkoloro, tamen ĉar ili estas laŭ la Popol Vuh kreitaj el maizo flava, kaj estas tial maizhomoj. En la majaaj lingvoj ankaŭ la lando Gvatemalo nomiĝas Iximulew, tio estas Maizlando.
Centre la du koloroj ĉielblua kaj verda reprezentas uK'u'x Kaj (IPA: [u'kʼuʃ kax]) kaj uK'u'x Ulew (IPA: [u'kʼuʃ u'lef]), la Ĉielkoron kaj la Terkoron, la du dioj, kiuj kreis nian mondon. Alia nomo de uK'u'x Kaj estas Junraqan (IPA: [xunɾa'qan]) (jun-r-aqan = unu-lia-kruro = la unukrurulo), ĉar la uraganoj nur havas unu kruron sur la tero. Alia nomo de uK'u'x Ulew estas Kab'raqan (IPA: [kapʼɾa'qan]) (ka-b'-r-aqan = du-j-lia-kruro = la dukrurulo), ĉar ĝi ja forte staras dukrure sur la tero, kaj kiam ĝi marŝas estas sismoj (=kab'raqan). Sume la Ĉielkoro ankaŭ nomiĝas Uragano kaj la Terkoro ankaŭ nomiĝas Sismo.
En la majaa kulto kaj religio, la koloroj ankaŭ signifas:
blanko = ostoj = morto
flavo = maizo = vivo
ruĝo = sango = batalo
nigro = dorspunkto, pupilo, hararo = sperto
Mi tute ne scias kial dorspunkto, pupilo, hararo = sperto, tamen tiel mi estis instruita. Eble pro la nigra koloro de la ĉielo kiam alvenas la pluvoj.
Mi ankaŭ tute ne scias, kial ĉi tie preskaŭ ĉiuj havas dorspunkton, kvankam tiu dorspunkto nomiĝas "mongola punkto" kaj la majaoj ne estas mongoloj...
Jen poemeto pri la dorspunkto:
Humberto Ak'ab'al:Traduko: Nigra Luno. Ni naskiĝas kun nigra luneto sur la kokcigo. Unu tagon nigra jaguaro ĝin manĝas. Neniu ĝin vidas, oni nur sentas kiam la besto lekas onin.
Q'eq ik
Are jampa' kojk'oji'k
k'o jun q'eq ik'
tzanqachaq.
Are jampa' kopan ri q'ij
jun q'eq b'alam
kutijo.
Nijun kuril wa',
xa kuna' jun are jampa'
ri awaj kuriq' ri tzanrachaq jun.