Kwa maudhui

Al la esperantistoj, kiuj pensas ke la angla lingvo estas malfacila :P

ya vincas, 5 Machi 2017

Ujumbe: 76

Lugha: Esperanto

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 20 Desemba 2017 4:53:15 alasiri

Mi kredas je fina venko de la Angla lingvo lango.gif

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2017 4:38:40 alasiri

La estonteco estas ĉinalingva.

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2018 9:57:11 asubuhi

La malreguleco de kelkaj verboj en la angla ne gravas  – almenaŭ por mi.

Problemojn al mi kaŭzas artikoloj, kiam uzi nedifinitan, difinitan aŭ neniun. E-o havas ĉi tiun saman problemon, kvankam en pli facila formo: kiam uzi la difinitan artikolon.

Alia problemo estas, kiun prepozicion uzi. E-o estas iomete pli logika, sed ambaŭ postulas parkerigon.

La plej grava malfacileco en la angla estas, ke la lingvo estas nuntempe tre piktograma, alivorte oni bezonas parkerigi pli kaj pli kiel skribi kaj prononci vortojn. La kunligo inter prononco kaj skribo estas tre malforta nuntempe.

Roch (Wasifu wa mtumiaji) 26 Januari 2018 5:00:40 asubuhi

"Kiu lingvo estas tio?"


externalImage.png

https://fotw.info/flags/gt-maya.html

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 26 Januari 2018 8:16:59 asubuhi

MiMalamasLaAnglan:Kiu lingvo estas tio?
Facile. q’eqchi’ aŭ kekchí, unu el majaj lingvoj.

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 26 Januari 2018 4:05:16 alasiri

Iom pri la flago:

La flago nomiĝas "La Flago de la Popoloj" kaj la kvar koloroj reprezentas la kvar popolojn loĝantajn en Gvatemalo. Ruĝo reprezentas la Ŝinkaojn, nigro la Garifunaojn, flavo la Majaojn kaj blanko la Ladinojn.
La flavo reprezentas la Majaojn ne pro ilia haŭtkoloro, tamen ĉar ili estas laŭ la Popol Vuh kreitaj el maizo flava, kaj estas tial maizhomoj. En la majaaj lingvoj ankaŭ la lando Gvatemalo nomiĝas Iximulew, tio estas Maizlando.

Centre la du koloroj ĉielblua kaj verda reprezentas uK'u'x Kaj (IPA: [u'kʼuʃ kax]) kaj uK'u'x Ulew (IPA: [u'kʼuʃ u'lef]), la Ĉielkoron kaj la Terkoron, la du dioj, kiuj kreis nian mondon. Alia nomo de uK'u'x Kaj estas Junraqan (IPA: [xunɾa'qan]) (jun-r-aqan = unu-lia-kruro = la unukrurulo), ĉar la uraganoj nur havas unu kruron sur la tero. Alia nomo de uK'u'x Ulew estas Kab'raqan (IPA: [kapʼɾa'qan]) (ka-b'-r-aqan = du-j-lia-kruro = la dukrurulo), ĉar ĝi ja forte staras dukrure sur la tero, kaj kiam ĝi marŝas estas sismoj (=kab'raqan). Sume la Ĉielkoro ankaŭ nomiĝas Uragano kaj la Terkoro ankaŭ nomiĝas Sismo.

En la majaa kulto kaj religio, la koloroj ankaŭ signifas:
blanko = ostoj = morto
flavo = maizo = vivo
ruĝo = sango = batalo
nigro = dorspunkto, pupilo, hararo = sperto

Mi tute ne scias kial dorspunkto, pupilo, hararo = sperto, tamen tiel mi estis instruita. Eble pro la nigra koloro de la ĉielo kiam alvenas la pluvoj.
Mi ankaŭ tute ne scias, kial ĉi tie preskaŭ ĉiuj havas dorspunkton, kvankam tiu dorspunkto nomiĝas "mongola punkto" kaj la majaoj ne estas mongoloj...

Jen poemeto pri la dorspunkto:

Humberto Ak'ab'al:
Q'eq ik

Are jampa' kojk'oji'k
k'o jun q'eq ik'
tzanqachaq.

Are jampa' kopan ri q'ij
jun q'eq b'alam
kutijo.

Nijun kuril wa',
xa kuna' jun are jampa'
ri awaj kuriq' ri tzanrachaq jun.
Traduko: Nigra Luno. Ni naskiĝas kun nigra luneto sur la kokcigo. Unu tagon nigra jaguaro ĝin manĝas. Neniu ĝin vidas, oni nur sentas kiam la besto lekas onin.

Kurudi juu