Al la enhavo

"alisia kantis alisie"

de amigueo, 2017-novembro-13

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-13 18:53:51

cxu kompreneblas/gxustas cxi kunmeto de SI?

"ali-si-a kantis ali-si-e" (enamigxo?)
signifo:
kiu ne estas sia sed de alia kantis laux la maniero de alia kiu ne estas sia sed de alia (imito enamigxintan kantiston?)

plie, ri nomigxis Alisia ridego.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2017-novembro-14 10:33:06

Aŭdante tiun frazon, mi supozus, ke "Alisia" estas ies nomo. La kunmetaĵo "ali-si-a" estas tute nekomprenebla kaj ankaŭ vian klarigon mi ne komprenas.

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-14 23:52:03

Mutusen:Aŭdante tiun frazon, mi supozus, ke "Alisia" estas ies nomo. La kunmetaĵo "ali-si-a" estas tute nekomprenebla kaj ankaŭ vian klarigon mi ne komprenas.
"ali-si-a" = kiu estas de alia ridulo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-15 04:39:26

Kiu estas de alia estas aliula; eĉ alies estas pli komprenebla ol via alisia.

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-15 20:19:36

sergejm:Kiu estas de alia estas aliula; eĉ alies estas pli komprenebla ol via alisia.
dankon, sergejm.
aliula, alies ridulo.gif

mmm
strangeco de ALISIA, mi supozas, venas de strangeco de SIA.
kaj de malemo kunmeti pronomojn (ali-oni, ali-gxi, ali-sxi, ali-mi ...)
ofte ONI kunestas unu aux pluraj ALIONI

SIA = PROPRA do ALIES = ALIPROPRA
eble ankaux stranga??

Reen al la supro