Přejít k obsahu

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

od uživatele StefKo ze dne 13. září 2018

Příspěvky: 125

Jazyk: Esperanto

StefKo (Ukázat profil) 13. září 2018 8:34:47

Esti elbojema - esti elokventa, parolema, lertlanga, respondi tuj al iu malice, ŝerceme.

Ĉu vi komprenas kaj akceptas tiun diraĵon? En la pola ĝi estas ofte uzata.

Plu mi enmetos aliajn polajn diraĵojn kun „hundo” kaj ankaŭ „dehundajn”. Iuj certe devenas el aliaj lingvoj. Ĉu ekzistas analogiaj en via lingvo? Kiu el ili oni povas uzi esperante?

sudanglo (Ukázat profil) 13. září 2018 9:34:25

Mi dubas ke bojema estus komprenata (en la senco kiun vi donus) far anglalingvanaj Esperantistoj.

En Anglujo ni uzas 'bark' (boji), ne parolante pri hundoj, jene:

He's barking mad (foje mallongigita al 'barking') - li estas freneza
You're barking up the wrong tree - vi misagas aŭ vi miskomprenis
The sergeant barked out the order - la serĝento voĉumis laŭte aŭ en agresa maniero.

StefKo (Ukázat profil) 13. září 2018 12:00:59

sudanglo:Mi dubas ke bojema estus komprenata (en la senco kiun vi donus) far anglalingvanaj Esperantistoj.

En Anglujo ni uzas 'bark' (boji), ne parolante pri hundoj, jene:

He's barking mad (foje mallongigita al 'barking') - li estas freneza
You're barking up the wrong tree - vi misagas aŭ vi miskomprenis
The sergeant barked out the order - la serĝento voĉumis laŭte aŭ en agresa maniero.
Mi pensas ke „el” estas necesa. Komence mi ankaŭ supozis „bojema”. Rigardu ke tia „fielokventeco” estas reakcio (preteco por reakcii) kontraŭ ies diro, eliras el homo kiu diras ion. Pro tio “ELbojema”.

Altebrilas (Ukázat profil) 15. září 2018 8:22:20

En la franca, "aboyer" (boji, hundobleki) estas uzata kiel en la tria ekzemplo de Sudanglo; "Le sergent aboya un ordre"

"aboyer" estas uzata metafore nur pri agresemo.

Oni ankaŭ diras "le chien hurle à la mort": La hundo hurlas/hojlas je morto.

Aŭ oni parolas pri "chien de garde" (varthundo) por esprimi fideleco aŭ vartemo:
"Les fondamentalistes sont les chiens de garde de l'accusatif": La fundamentistoj estas la varthundoj de l'akuzativo.

Sed eble tiu esprimo aspektas pejorativa en iuj kulturoj.

Iu feminista grupo nomis sin "chiennes de garde" (varthundinoj) ĉar ili denuncas ĉian maĉisman troigon.

StefKo (Ukázat profil) 15. září 2018 14:01:39

Kroĉiĝi kiel lapo al hunda vosto

Kroĉiĝi kiel lapo al hunda vosto – esti teniĝema, altrudiĝi. Ekz. Vi kroĉiĝis al mi kiel lapo al hunda vosto. Dekroĉu vin de mi!

StefKo (Ukázat profil) 15. září 2018 14:03:21

Esti gardema kiel hundo

Esti gardema kiel hundo – esti tre gardema, singarda.

StefKo (Ukázat profil) 15. září 2018 14:06:13

Hundiĝi, malaltiĝi sur hundojn

Hundiĝi, malaltiĝi sur hundojn - humiliĝi, fuŝiĝi, malboniĝi, perdi reputacion, ekz. Ni ĉiu zorgu por ke lernu.net ne hundiĝu! (ne estiĝu hunda)
Tia frazo pole estus komprenebla kaj multdira.

StefKo (Ukázat profil) 15. září 2018 14:19:29

Hunda fungo

Hunda fungo – nemanĝebla, negusta fungo, ekz. Forĵetu tiun fungon, ĝi estas hunda!

(Daŭrigo sekvos)

StefKo (Ukázat profil) 21. září 2018 9:31:08

Kisi hundan nazon

Kisi hundan nazon (aŭ: kisi hundon sur nazo) - resti kun nenio; estos neniiĝo de io, ekz.: Vi volas tion senpage? Kisu hundon sur nazo! Tio signifas: Vi ne ricevos tion!

StefKo (Ukázat profil) 21. září 2018 9:32:04

Hundosto! Hundsango! Hundpatrino!

Hundosto! Hundsango! Hundpatrino! – sakraĵoj (sed ne direktita al iu), ekz.: Hundosto! Mi eniris la koton!

Zpět na začátek