ข้อความ 125
ภาษา: Esperanto
StefKo (แสดงโปรไฟล์) 13 กันยายน 2018, 08:34:47
Ĉu vi komprenas kaj akceptas tiun diraĵon? En la pola ĝi estas ofte uzata.
Plu mi enmetos aliajn polajn diraĵojn kun „hundo” kaj ankaŭ „dehundajn”. Iuj certe devenas el aliaj lingvoj. Ĉu ekzistas analogiaj en via lingvo? Kiu el ili oni povas uzi esperante?
sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 13 กันยายน 2018, 09:34:25
En Anglujo ni uzas 'bark' (boji), ne parolante pri hundoj, jene:
He's barking mad (foje mallongigita al 'barking') - li estas freneza
You're barking up the wrong tree - vi misagas aŭ vi miskomprenis
The sergeant barked out the order - la serĝento voĉumis laŭte aŭ en agresa maniero.
StefKo (แสดงโปรไฟล์) 13 กันยายน 2018, 12:00:59
sudanglo:Mi dubas ke bojema estus komprenata (en la senco kiun vi donus) far anglalingvanaj Esperantistoj.Mi pensas ke „el” estas necesa. Komence mi ankaŭ supozis „bojema”. Rigardu ke tia „fielokventeco” estas reakcio (preteco por reakcii) kontraŭ ies diro, eliras el homo kiu diras ion. Pro tio “ELbojema”.
En Anglujo ni uzas 'bark' (boji), ne parolante pri hundoj, jene:
He's barking mad (foje mallongigita al 'barking') - li estas freneza
You're barking up the wrong tree - vi misagas aŭ vi miskomprenis
The sergeant barked out the order - la serĝento voĉumis laŭte aŭ en agresa maniero.
Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2018, 08:22:20
"aboyer" estas uzata metafore nur pri agresemo.
Oni ankaŭ diras "le chien hurle à la mort": La hundo hurlas/hojlas je morto.
Aŭ oni parolas pri "chien de garde" (varthundo) por esprimi fideleco aŭ vartemo:
"Les fondamentalistes sont les chiens de garde de l'accusatif": La fundamentistoj estas la varthundoj de l'akuzativo.
Sed eble tiu esprimo aspektas pejorativa en iuj kulturoj.
Iu feminista grupo nomis sin "chiennes de garde" (varthundinoj) ĉar ili denuncas ĉian maĉisman troigon.
StefKo (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2018, 14:01:39
Kroĉiĝi kiel lapo al hunda vosto – esti teniĝema, altrudiĝi. Ekz. Vi kroĉiĝis al mi kiel lapo al hunda vosto. Dekroĉu vin de mi!
StefKo (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2018, 14:03:21
Esti gardema kiel hundo – esti tre gardema, singarda.
StefKo (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2018, 14:06:13
Hundiĝi, malaltiĝi sur hundojn - humiliĝi, fuŝiĝi, malboniĝi, perdi reputacion, ekz. Ni ĉiu zorgu por ke lernu.net ne hundiĝu! (ne estiĝu hunda)
Tia frazo pole estus komprenebla kaj multdira.
StefKo (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2018, 14:19:29
Hunda fungo – nemanĝebla, negusta fungo, ekz. Forĵetu tiun fungon, ĝi estas hunda!
(Daŭrigo sekvos)
StefKo (แสดงโปรไฟล์) 21 กันยายน 2018, 09:31:08
Kisi hundan nazon (aŭ: kisi hundon sur nazo) - resti kun nenio; estos neniiĝo de io, ekz.: Vi volas tion senpage? Kisu hundon sur nazo! Tio signifas: Vi ne ricevos tion!
StefKo (แสดงโปรไฟล์) 21 กันยายน 2018, 09:32:04
Hundosto! Hundsango! Hundpatrino! – sakraĵoj (sed ne direktita al iu), ekz.: Hundosto! Mi eniris la koton!