目次へ

Novaj vortoj en Esperanto

Turfalko,2018年12月13日の

メッセージ: 25

言語: Esperanto

Turfalko (プロフィールを表示) 2018年12月13日 22:22:38

...mojosa - apo - elŝuti - alŝuti...

Kiu konas aliajn novajn vortojn?
Kiam ili estiĝis?
Kiu inventis ilin?

Urho (プロフィールを表示) 2018年12月14日 9:49:59

Mi uzas vortojn:
bajano (bajan/o ← rus баян [baján]) — komparu kun akordiono
bajana muziko
bajanisto

Metsis (プロフィールを表示) 2018年12月14日 12:50:12

Dum la preparado por la UK venontsomere en Lahtio mi jam multfoje aŭdis esperantigitan verboformon jaksi laŭ la finna verbo jaksaa en signifo de ne plu havi forton aŭ intereson fari aŭ aŭskulti ion, prefereble elparolita per laca voĉo. Ekz. mi ne jaksas aŭskulti vin ridulo.gif

StefKo (プロフィールを表示) 2018年12月14日 19:16:42

Metsis:Dum la preparado por la UK venontsomere en Lahtio mi jam multfoje aŭdis esperantigitan verboformon jaksi laŭ la finna verbo jaksaa en signifo de ne plu havi forton aŭ intereson fari aŭ aŭskulti ion, prefereble elparolita per laca voĉo. Ekz. mi ne jaksas aŭskulti vin ridulo.gif
Per kio ĝi malsimilus al enui, laciĝitediĝi?

Metsis (プロフィールを表示) 2018年12月14日 20:19:52

StefKo:Per kio ĝi malsimilus al enui, laciĝitediĝi?
Bona demando, hmm... tediĝi estas perfekta sinonimo, sed jaksi estas pli facila prononci, ĉar ĝi ne enhavas tian kaĉan so-sonon! Ĉu ĉi tiu klarigo taŭgas?

StefKo (プロフィールを表示) 2018年12月15日 8:39:34

Metsis:
StefKo:Per kio ĝi malsimilus al enui, laciĝitediĝi?
Bona demando, hmm... tediĝi estas perfekta sinonimo, sed jaksi estas pli facila prononci, ĉar ĝi ne enhavas tian kaĉan so-sonon! Ĉu ĉi tiu klarigo taŭgas?
Kio estas "kaĉa so-sono" kaj kial ĝi estas "malfacila prononci" (abomena, malbela, malloga...)? Pro la sono "ĝ"?

Frano (プロフィールを表示) 2018年12月15日 12:40:28

Ĉu jaksi estas netransitiva verbo?

Urho (プロフィールを表示) 2018年12月15日 14:42:02

Twitter-vortoj:

tviti (tvit/i ← eng to tweet) // pepi
tvito (tvit/o ← tvit/i) // pepo
tvitaĵo (tvit+aĵ/o ← tvit/i) // pepaĵo
tvitilo (tvit+il/o ← tvit/i)

retviti (re+tvit/i ← tvit/i) // repepi
retvito // repepo
retvitaĵo // repepaĵo

sekvanto (sekv+ant/o ← sekv/i) → sekvantoj
sekvato (sekv+at/o ← sekv/i) → sekvatoj

repliki, respondi
repliko, respondo
ŝati

kradvorto (ekz-e: #Esperanto #Lahtio2019 #Esperantisto)
  (serĉu per kradvortoj ĉe https://twitter.com/search-home )

Turfalko (プロフィールを表示) 2018年12月15日 17:01:13

Frano:Ĉu jaksi estas netransitiva verbo?
Laŭ mia finna-esperanta vortaro: jaksa/a = havi forton, do ĝi estas ne transitiva, ĉu ne?
Kuinka jaksatte? = Kiel vi fartas?

Urho (プロフィールを表示) 2018年12月16日 12:59:11

saĝtelefono (saĝ+telefon/o ← telefon/o) // komparu kun poŝtelefono

先頭にもどる