Novaj vortoj en Esperanto
de Turfalko, 13 decembrie 2018
Contribuții/Mesaje: 25
Limbă: Esperanto
Turfalko (Arată profil) 13 decembrie 2018, 22:22:38
Kiu konas aliajn novajn vortojn?
Kiam ili estiĝis?
Kiu inventis ilin?
Urho (Arată profil) 14 decembrie 2018, 09:49:59
• bajano (bajan/o ← rus баян [baján]) — komparu kun akordiono
• bajana muziko
• bajanisto
Metsis (Arată profil) 14 decembrie 2018, 12:50:12
StefKo (Arată profil) 14 decembrie 2018, 19:16:42
Metsis:Dum la preparado por la UK venontsomere en Lahtio mi jam multfoje aŭdis esperantigitan verboformon jaksi laŭ la finna verbo jaksaa en signifo de ne plu havi forton aŭ intereson fari aŭ aŭskulti ion, prefereble elparolita per laca voĉo. Ekz. mi ne jaksas aŭskulti vinPer kio ĝi malsimilus al enui, laciĝi aŭ tediĝi?
Metsis (Arată profil) 14 decembrie 2018, 20:19:52
StefKo:Per kio ĝi malsimilus al enui, laciĝi aŭ tediĝi?Bona demando, hmm... tediĝi estas perfekta sinonimo, sed jaksi estas pli facila prononci, ĉar ĝi ne enhavas tian kaĉan so-sonon! Ĉu ĉi tiu klarigo taŭgas?
StefKo (Arată profil) 15 decembrie 2018, 08:39:34
Metsis:Kio estas "kaĉa so-sono" kaj kial ĝi estas "malfacila prononci" (abomena, malbela, malloga...)? Pro la sono "ĝ"?StefKo:Per kio ĝi malsimilus al enui, laciĝi aŭ tediĝi?Bona demando, hmm... tediĝi estas perfekta sinonimo, sed jaksi estas pli facila prononci, ĉar ĝi ne enhavas tian kaĉan so-sonon! Ĉu ĉi tiu klarigo taŭgas?
Frano (Arată profil) 15 decembrie 2018, 12:40:28
Urho (Arată profil) 15 decembrie 2018, 14:42:02
• tviti (tvit/i ← eng to tweet) // pepi
• tvito (tvit/o ← tvit/i) // pepo
• tvitaĵo (tvit+aĵ/o ← tvit/i) // pepaĵo
• tvitilo (tvit+il/o ← tvit/i)
• retviti (re+tvit/i ← tvit/i) // repepi
• retvito // repepo
• retvitaĵo // repepaĵo
• sekvanto (sekv+ant/o ← sekv/i) → sekvantoj
• sekvato (sekv+at/o ← sekv/i) → sekvatoj
• repliki, respondi
• repliko, respondo
• ŝati
• kradvorto (ekz-e: #Esperanto #Lahtio2019 #Esperantisto)
(serĉu per kradvortoj ĉe https://twitter.com/search-home )
Turfalko (Arată profil) 15 decembrie 2018, 17:01:13
Frano:Ĉu jaksi estas netransitiva verbo?Laŭ mia finna-esperanta vortaro: jaksa/a = havi forton, do ĝi estas ne transitiva, ĉu ne?
Kuinka jaksatte? = Kiel vi fartas?
Urho (Arată profil) 16 decembrie 2018, 12:59:11