Ku rupapuro rw'ibirimwo

Novaj vortoj en Esperanto

ca, kivuye

Ubutumwa 25

ururimi: Esperanto

Turfalko (Kwerekana umwidondoro) 13 Kigarama 2018 22:22:38

...mojosa - apo - elŝuti - alŝuti...

Kiu konas aliajn novajn vortojn?
Kiam ili estiĝis?
Kiu inventis ilin?

Urho (Kwerekana umwidondoro) 14 Kigarama 2018 09:49:59

Mi uzas vortojn:
• bajano (bajan/o ← rus баян [baján]) — komparu kun akordiono
• bajana muziko
• bajanisto

Metsis (Kwerekana umwidondoro) 14 Kigarama 2018 12:50:12

Dum la preparado por la UK venontsomere en Lahtio mi jam multfoje aŭdis esperantigitan verboformon jaksi laŭ la finna verbo jaksaa en signifo de ne plu havi forton aŭ intereson fari aŭ aŭskulti ion, prefereble elparolita per laca voĉo. Ekz. mi ne jaksas aŭskulti vin ridulo.gif

StefKo (Kwerekana umwidondoro) 14 Kigarama 2018 19:16:42

Metsis:Dum la preparado por la UK venontsomere en Lahtio mi jam multfoje aŭdis esperantigitan verboformon jaksi laŭ la finna verbo jaksaa en signifo de ne plu havi forton aŭ intereson fari aŭ aŭskulti ion, prefereble elparolita per laca voĉo. Ekz. mi ne jaksas aŭskulti vin ridulo.gif
Per kio ĝi malsimilus al enui, laciĝi aŭ tediĝi?

Metsis (Kwerekana umwidondoro) 14 Kigarama 2018 20:19:52

StefKo:Per kio ĝi malsimilus al enui, laciĝi aŭ tediĝi?
Bona demando, hmm... tediĝi estas perfekta sinonimo, sed jaksi estas pli facila prononci, ĉar ĝi ne enhavas tian kaĉan so-sonon! Ĉu ĉi tiu klarigo taŭgas?

StefKo (Kwerekana umwidondoro) 15 Kigarama 2018 08:39:34

Metsis:
StefKo:Per kio ĝi malsimilus al enui, laciĝi aŭ tediĝi?
Bona demando, hmm... tediĝi estas perfekta sinonimo, sed jaksi estas pli facila prononci, ĉar ĝi ne enhavas tian kaĉan so-sonon! Ĉu ĉi tiu klarigo taŭgas?
Kio estas "kaĉa so-sono" kaj kial ĝi estas "malfacila prononci" (abomena, malbela, malloga...)? Pro la sono "ĝ"?

Frano (Kwerekana umwidondoro) 15 Kigarama 2018 12:40:28

Ĉu jaksi estas netransitiva verbo?

Urho (Kwerekana umwidondoro) 15 Kigarama 2018 14:42:02

Twitter-vortoj:

• tviti (tvit/i ← eng to tweet) // pepi
• tvito (tvit/o ← tvit/i) // pepo
• tvitaĵo (tvit+aĵ/o ← tvit/i) // pepaĵo
• tvitilo (tvit+il/o ← tvit/i)

• retviti (re+tvit/i ← tvit/i) // repepi
• retvito // repepo
• retvitaĵo // repepaĵo

• sekvanto (sekv+ant/o ← sekv/i) → sekvantoj
• sekvato (sekv+at/o ← sekv/i) → sekvatoj

• repliki, respondi
• repliko, respondo
• ŝati

• kradvorto (ekz-e: #Esperanto #Lahtio2019 #Esperantisto)
  (serĉu per kradvortoj ĉe https://twitter.com/search-home )

Turfalko (Kwerekana umwidondoro) 15 Kigarama 2018 17:01:13

Frano:Ĉu jaksi estas netransitiva verbo?
Laŭ mia finna-esperanta vortaro: jaksa/a = havi forton, do ĝi estas ne transitiva, ĉu ne?
Kuinka jaksatte? = Kiel vi fartas?

Urho (Kwerekana umwidondoro) 16 Kigarama 2018 12:59:11

saĝtelefono (saĝ+telefon/o ← telefon/o) // komparu kun poŝtelefono

Subira ku ntango