Skip to the content

100.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio!

by novatago, June 15, 2008

Messages: 38

Language: Esperanto

novatago (User's profile) June 15, 2008, 6:29:09 PM

Novaĵo redaktita de Lu Wunsch-Rolshoven:

La Esperanto-vikipedio nun havas pli ol 100.000 artikolojn.
Esperanto estas la 20a lingvo, kiu atingis tiun kvanton, kiel
videblas che
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedia....

La 100.000a artikolo traktas la temon "monfalsado"
http://eo.wikipedia.org/wiki/Monfalsado . Ghin enmetis je 8.49
horo (lau Universala Tempo) la uzanto "Alaudo"
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:Alaŭdo.

...

Oni antingis la 100.000 pli frue ol mi pensis. Vidu la mesaĝon plenan ĉe soc.culture.esperanto

Ĝis, Novatago.

Matthieu (User's profile) June 15, 2008, 7:48:41 PM

Mi partoprenas en Vikipedio, do mi vidis tion. okulumo.gif

Eble ĉi tio montros al iuj homoj, ke Esperanto ekzistas.

Nu, havi multe da artikoloj estas bone, tamen atentindas ilia kvalito: multaj artikoloj enhavas nur du aŭ tri frazojn...

Clet (User's profile) May 17, 2009, 7:57:34 PM

Jes, sed de tiam, volapük pasis antaŭ ni...
Mi ne scias kiom ni estas da verkantoj ĉe Wiki' (nek kiom la volapükistoj estas) sed laboro estas enkoraŭ bezonata.

Kiel oni povus helpi ilin ?

horsto (User's profile) May 17, 2009, 8:52:18 PM

Ĉi tie vi trovos informojn pri la statistiko de la vikipedio. Kion fari ĉi tie. Ke volapuko eble havas pli da artikoloj, tio estas kaŭzita laŭ miaj scioj de aŭtomata aldono de artikoloj per komputilaj programoj.

hulten (User's profile) May 18, 2009, 12:52:10 PM

horsto:Ke volapuko eble havas pli da artikoloj, tio estas kaŭzita laŭ miaj scioj de aŭtomata aldono de artikoloj per komputilaj programoj.
Tamen se estas aŭtomata aldona, mi pridubi ĉu la artikoloj estas bonkvalita. Ĉu Volapukaj artikoloj estas bona kvalito?

Mi pensas estas tre strange ke lingvo de 20-30 parolantoj havas plu artikolojn ol lingvo de ĉirkaŭ miliono prolantoj.

erikano (User's profile) May 18, 2009, 4:04:52 PM

Mutusen:Mi partoprenas en Vikipedio, do mi vidis tion. okulumo.gif

Eble ĉi tio montros al iuj homoj, ke Esperanto ekzistas.

Nu, havi multe da artikoloj estas bone, tamen atentindas ilia kvalito: multaj artikoloj enhavas nur du aŭ tri frazojn...
Ĉiu povas partopreni en Vikipedio, por plibonigi ĝin !

Ankaŭ mi, kvankam mi ne bone scias kiel funkcias vikipedio, mi aldonis rapide kelkajn mallongajn (sed utilajn) aldonojn, pro mia profesia fako, en la paĝo "listo de urboj kun esperantigitaj oficialaj retejoj"
(videbla tie :http://eo.wikipedia.org/wiki/Urboj_kun_esperanti...

Faru ĉiuj same, kaj la vikipedio pli kaj pli pliboniĝos ! !

Clet (User's profile) May 18, 2009, 9:27:23 PM

horsto:Ĉi tie vi trovos informojn pri la statistiko de la vikipedio. Kion fari ĉi tie. Ke volapuko eble havas pli da artikoloj, tio estas kaŭzita laŭ miaj scioj de aŭtomata aldono de artikoloj per komputilaj programoj.
Mi ne sukcesas kompreni, kiel komputila programo povas verki artikolojn (eĉ fikvalitajn). Ĉu volapüko estas linvo parolata de maŝinoj ? Ĉu tradukmaŝino efikas por volapüko ?

Clet (User's profile) May 19, 2009, 9:04:13 AM

Ofte ŝanĝas la nombro da loĝantoj en urboj (ĉfe azia)... Ĉu la roboto iame ĝisdatas la artikolojn ?

--------------------------------------
nun, Esperanto havas 113,872 artikoloj (2009 majo 19).

sergejm (User's profile) May 19, 2009, 9:33:05 AM

Por ke roboto povu ŝanĝi la nombron de loĝantoj, la artikolo devas esti farata per la sama roboto, por ke ĝi trovu la lokon kie estas la nombro.

Fakte, multaj artikoloj en Esperanta Vikipedio pri matematiko kaj fiziko
estas traduko per robotoj de angla Vikipedio kaj ne estas legeblaj.

horsto (User's profile) May 19, 2009, 6:55:24 PM

Mi trovis [url=http://meta.wikimedia.org/wiki/Proposals_for_closing_projects/Closure_of_Volapük_Wikipedia]ĉi tie[/url] ke oni jam diskutis pri forigi la volapukan vikipedion. Pli ol 90000 artikoloj estas enmetitaj per robotoj. Estas interesa diskuto, bedaŭrinde en angla lingvo. Kelkaj argumentis ke artefarita lingvo ne meritas havi vikipedion. Sed unu volapukano, kiu preskaŭ sole prilaboras la volapukan vikipedion, bonege argumentis kontraŭe, oni decidis ne forigi ĝin.

Back to the top