訊息: 38
語言: Esperanto
novatago (顯示個人資料) 2008年6月15日下午6:29:09
La Esperanto-vikipedio nun havas pli ol 100.000 artikolojn.
Esperanto estas la 20a lingvo, kiu atingis tiun kvanton, kiel
videblas che
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedia....
La 100.000a artikolo traktas la temon "monfalsado"
http://eo.wikipedia.org/wiki/Monfalsado . Ghin enmetis je 8.49
horo (lau Universala Tempo) la uzanto "Alaudo"
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:Alaŭdo.
...
Oni antingis la 100.000 pli frue ol mi pensis. Vidu la mesaĝon plenan ĉe soc.culture.esperanto
Ĝis, Novatago.
Matthieu (顯示個人資料) 2008年6月15日下午7:48:41
Eble ĉi tio montros al iuj homoj, ke Esperanto ekzistas.
Nu, havi multe da artikoloj estas bone, tamen atentindas ilia kvalito: multaj artikoloj enhavas nur du aŭ tri frazojn...
Clet (顯示個人資料) 2009年5月17日下午7:57:34
Mi ne scias kiom ni estas da verkantoj ĉe Wiki' (nek kiom la volapükistoj estas) sed laboro estas enkoraŭ bezonata.
Kiel oni povus helpi ilin ?
hulten (顯示個人資料) 2009年5月18日下午12:52:10
horsto:Ke volapuko eble havas pli da artikoloj, tio estas kaŭzita laŭ miaj scioj de aŭtomata aldono de artikoloj per komputilaj programoj.Tamen se estas aŭtomata aldona, mi pridubi ĉu la artikoloj estas bonkvalita. Ĉu Volapukaj artikoloj estas bona kvalito?
Mi pensas estas tre strange ke lingvo de 20-30 parolantoj havas plu artikolojn ol lingvo de ĉirkaŭ miliono prolantoj.
erikano (顯示個人資料) 2009年5月18日下午4:04:52
Mutusen:Mi partoprenas en Vikipedio, do mi vidis tion.Ĉiu povas partopreni en Vikipedio, por plibonigi ĝin !
Eble ĉi tio montros al iuj homoj, ke Esperanto ekzistas.
Nu, havi multe da artikoloj estas bone, tamen atentindas ilia kvalito: multaj artikoloj enhavas nur du aŭ tri frazojn...
Ankaŭ mi, kvankam mi ne bone scias kiel funkcias vikipedio, mi aldonis rapide kelkajn mallongajn (sed utilajn) aldonojn, pro mia profesia fako, en la paĝo "listo de urboj kun esperantigitaj oficialaj retejoj"
(videbla tie :http://eo.wikipedia.org/wiki/Urboj_kun_esperanti...
Faru ĉiuj same, kaj la vikipedio pli kaj pli pliboniĝos ! !
Clet (顯示個人資料) 2009年5月18日下午9:27:23
horsto:Ĉi tie vi trovos informojn pri la statistiko de la vikipedio. Kion fari ĉi tie. Ke volapuko eble havas pli da artikoloj, tio estas kaŭzita laŭ miaj scioj de aŭtomata aldono de artikoloj per komputilaj programoj.Mi ne sukcesas kompreni, kiel komputila programo povas verki artikolojn (eĉ fikvalitajn). Ĉu volapüko estas linvo parolata de maŝinoj ? Ĉu tradukmaŝino efikas por volapüko ?
Clet (顯示個人資料) 2009年5月19日上午9:04:13
--------------------------------------
nun, Esperanto havas 113,872 artikoloj (2009 majo 19).
sergejm (顯示個人資料) 2009年5月19日上午9:33:05
Fakte, multaj artikoloj en Esperanta Vikipedio pri matematiko kaj fiziko
estas traduko per robotoj de angla Vikipedio kaj ne estas legeblaj.
horsto (顯示個人資料) 2009年5月19日下午6:55:24