Skip to the content

Kiel traduki "Come on!" esperante?

by DesmondLupo, January 25, 2019

Messages: 12

Language: Esperanto

DesmondLupo (User's profile) January 25, 2019, 10:17:54 AM

Mi volas traduki la frazojn.

- He's not a good dancer
- But he's nine years old. Come on! He's a pretty good dancer.

...sed mi ne vere scias kiel traduki la parton, kiu diras "Come on!"

Mi scias, ke "Ek!" povas esti dirita kiam oni volas, ke iu aŭ iuj faru ion. Ĉu ĝi ankaŭ ĝustas en tiu ĉi situacio?

novatago (User's profile) January 25, 2019, 12:18:32 PM

Laŭ mi, la plej simila ekkrio laŭ celo, inter tiuj oficialaj, estas "he":

Li ja aĝas naŭ. He! Li ja estas tre bona danculo.

Vidu "he" en la PMEG.

Aliaj sugestoj:
Li ja aĝas naŭ. Agnosku tion! Li ja estas tre bona danculo.
Li ja aĝas naŭ. (He,) ulo! Li ja estas tre bona danculo.
Li ja aĝas naŭ. Ja vere! Li estas tre bona danculo.
Li ja aĝas naŭ. He, vi! Li ja estas tre bona danculo.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

sudanglo (User's profile) January 28, 2019, 2:03:07 PM

Laŭ la Gugla tradukilo, ŝajnas ke en Eŭropaj lingvoj oni uzas iun formon de veni, iri, aŭ doni por esprimi 'Come on' (en la kontesta senco).

Nu, nek veni nek iri taŭgas ĉi-rilate en Esperanto, sed eble oni povus diri 'donu tamen ke li bone dancas.

Sed eble prefere,'cedu tamen ke, por knabo de tiu aĝo, li bone dancas'.

Eblaj alternativoj: akceptu/agnosku/konsentu tamen ke

Kion vi pensas pri 'Spit!' kiel interjekcion?

sergejm (User's profile) January 28, 2019, 5:45:24 PM

La sama Google tradukilo tradukas 'come on!' rusen 'ну же!' - 'nu ja!'. Mi pensas 'nu' taŭgas, sed antataŭ 'ja' mi preferus 'ek!' - do 'nu ek!'

StefKo (User's profile) January 28, 2019, 8:35:29 PM

Eble: Forigu!, Pasu!

Ja li estas naŭjara. Pasu! Li estas plenbona danculo.

thyrolf (User's profile) January 28, 2019, 10:25:49 PM

DesmondLupo:
- He's not a good dancer
- But he's nine years old. Come on! He's a pretty good dancer.
- Li ne estas bona danculo.
- Sed naŭ jarojn [nur] li havas. Kion do? Ne [tiom] malbone li dancas. (iom libera traduko)
?

Hundego (User's profile) January 29, 2019, 1:24:31 AM

sergejm:La sama Google tradukilo tradukas 'come on!' rusen 'ну же!' - 'nu ja!'. Mi pensas 'nu' taŭgas, sed antataŭ 'ja' mi preferus 'ek!' - do 'nu ek!'
Mi kredas, ke en la angla oni ofte uzas "come on!", kiel oni diras "ты шутишь!" en la rusa.

Similaj esprimoj:
"You're kidding"
"Come off it!"
"You must be joking"
"You can't be serious"

Tial, mi kredas, ke "vi blagas!" estas bona traduko.

sergejm (User's profile) January 29, 2019, 1:51:58 AM

"vi blagas" estas tro longa. Eble "blago!"?
Se ĉe Google ni ne rigardu tradukojn, sed simple vidu malsupre la signifojn de la vorto, ni vidos multajn signifojn.
Depende de tio, kiu oni fakte uzas, estas malsamaj tradukoj.
Interalie, 'spit!' de Sudanglo ankaŭ taŭgas.

Atom007008 (User's profile) January 29, 2019, 9:23:18 AM

It's very interesting for your story.


ซื้อหวยออนไลน์

Metsis (User's profile) January 29, 2019, 9:39:54 AM

sudanglo:Kion vi pensas pri 'Spit!' kiel interjekcion?
"Spit" sonas, kiel iu kraĉus.

Back to the top