글: 12
언어: Esperanto
DesmondLupo (프로필 보기) 2019년 1월 25일 오전 10:17:54
- He's not a good dancer
- But he's nine years old. Come on! He's a pretty good dancer.
...sed mi ne vere scias kiel traduki la parton, kiu diras "Come on!"
Mi scias, ke "Ek!" povas esti dirita kiam oni volas, ke iu aŭ iuj faru ion. Ĉu ĝi ankaŭ ĝustas en tiu ĉi situacio?
novatago (프로필 보기) 2019년 1월 25일 오후 12:18:32
Li ja aĝas naŭ. He! Li ja estas tre bona danculo.
Vidu "he" en la PMEG.
Aliaj sugestoj:
Li ja aĝas naŭ. Agnosku tion! Li ja estas tre bona danculo.
Li ja aĝas naŭ. (He,) ulo! Li ja estas tre bona danculo.
Li ja aĝas naŭ. Ja vere! Li estas tre bona danculo.
Li ja aĝas naŭ. He, vi! Li ja estas tre bona danculo.
Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
sudanglo (프로필 보기) 2019년 1월 28일 오후 2:03:07
Nu, nek veni nek iri taŭgas ĉi-rilate en Esperanto, sed eble oni povus diri 'donu tamen ke li bone dancas.
Sed eble prefere,'cedu tamen ke, por knabo de tiu aĝo, li bone dancas'.
Eblaj alternativoj: akceptu/agnosku/konsentu tamen ke
Kion vi pensas pri 'Spit!' kiel interjekcion?
sergejm (프로필 보기) 2019년 1월 28일 오후 5:45:24
StefKo (프로필 보기) 2019년 1월 28일 오후 8:35:29
Ja li estas naŭjara. Pasu! Li estas plenbona danculo.
thyrolf (프로필 보기) 2019년 1월 28일 오후 10:25:49
DesmondLupo:- Li ne estas bona danculo.
- He's not a good dancer
- But he's nine years old. Come on! He's a pretty good dancer.
- Sed naŭ jarojn [nur] li havas. Kion do? Ne [tiom] malbone li dancas. (iom libera traduko)
?
Hundego (프로필 보기) 2019년 1월 29일 오전 1:24:31
sergejm:La sama Google tradukilo tradukas 'come on!' rusen 'ну же!' - 'nu ja!'. Mi pensas 'nu' taŭgas, sed antataŭ 'ja' mi preferus 'ek!' - do 'nu ek!'Mi kredas, ke en la angla oni ofte uzas "come on!", kiel oni diras "ты шутишь!" en la rusa.
Similaj esprimoj:
"You're kidding"
"Come off it!"
"You must be joking"
"You can't be serious"
Tial, mi kredas, ke "vi blagas!" estas bona traduko.
sergejm (프로필 보기) 2019년 1월 29일 오전 1:51:58
Se ĉe Google ni ne rigardu tradukojn, sed simple vidu malsupre la signifojn de la vorto, ni vidos multajn signifojn.
Depende de tio, kiu oni fakte uzas, estas malsamaj tradukoj.
Interalie, 'spit!' de Sudanglo ankaŭ taŭgas.
Atom007008 (프로필 보기) 2019년 1월 29일 오전 9:23:18
Metsis (프로필 보기) 2019년 1월 29일 오전 9:39:54
sudanglo:Kion vi pensas pri 'Spit!' kiel interjekcion?"Spit" sonas, kiel iu kraĉus.