Сообщений: 58
Язык: Esperanto
Ergazomai (Показать профиль) 23 июня 2008 г., 14:26:52
Mi pensas ke vir- kaj -in estas tre taŭgaj silbojTiu estas bona ideo!
boriso (Показать профиль) 23 июня 2008 г., 15:06:55
Pri "ri", mi ne kontraŭas, sed mi opinias ke eblas uzi "ĝi" anstataŭ. Eble homoj malemas uzon de "ĝi" ĉar oni kutime pripensas ke "ĝi" taŭgas nur por beboj kaj bestoj.
horsto (Показать профиль) 23 июня 2008 г., 18:17:02
horsto (Показать профиль) 23 июня 2008 г., 19:01:34
davidwelsh:Ĉu vi vere pensas ke la lingvo estas virseksotendenca? Por mi estas tute male. Ne gravas ĉu iu estas neŭtrala aŭ vira, sed gravas se iu estas virina, tiu formo ricevas propran sufikson.
Mi tre ŝatus aŭdi pri aliaj nekontraŭfundamentaj ideoj por fari nian lingvon malpli virseksotendencan.
Sed tio tute ne ĝenas min. Ankaŭ ne ĝenus min se la neŭtrala kaj la virina formo estus samaj kaj la vira formo havus propran sufikson. Aŭ ĉu tio ĝenus vin?
jan aleksan (Показать профиль) 24 июня 2008 г., 7:48:12
horsto:Ni uzis tiun sistemon dum jarcento. Do, vir-/-iĉ- funkcias. Sed ne volas diri ke estas la plej simpla kaj neŭtra.
Ĉu vi vere pensas ke la lingvo estas virseksotendenca? Por mi estas tute male. Ne gravas ĉu iu estas neŭtrala aŭ vira, sed gravas se iu estas virina, tiu formo ricevas propran sufikson.
Sed tio tute ne ĝenas min. Ankaŭ ne ĝenus min se la neŭtrala kaj la virina formo estus samaj kaj la vira formo havus propran sufikson. Aŭ ĉu tio ĝenus vin?
IREN (Показать профиль) 25 июня 2008 г., 11:56:05
Oni ne povas diri "ĝi" pri estulo kiu estas supre je la homo, ĉu ne?
davidwelsh (Показать профиль) 25 июня 2008 г., 12:29:23
boriso:Laŭ mi, same kiel kulturoj aŭ vivantaĵoj, lingvoj devas evolui por pluekzisti.Mi tute konsentas, sed ne akordas ke planitaj reformoj bone funkcias en vivantaj lingvoj. Esperanto unue estis planita, kreita lingvo, sed nun estas vere vivanta lingvo, kaj ne reale pli facilas reformi ĝin ol facilas reformi alian vivantan lingvon. Alivorte, preskaŭ neeblas.
En "La Bona Lingvo" priparolas Claude Piron la fundamentan demokratecon de nia lingvo. Ĝi ŝanĝas nature, ĝi evoluas. Reformistaj, akademianoj aŭ spertuloj ne povas decidi kiel la lingvo evoluas - estas la uzantoj are kiuj decidas.
Li citas Zamenhof, kiu diris:
La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformaj arbitraj kaj personaj..., kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj.Mi havas la impreson ke nia lingvo tiel evoluis kiel nun sonas tute korekte diri "Ŝi estas mia amiko." Laŭ la fundamenta, zamenhofa lingvo tamen devas esti "amikino." Tiu "reformo" estis natura, ĝi venas el la maniero esperantistoj uzas la lingvon ĉiutage, ne el reformprojekto.
Laŭ mi, esperanto pli seksaneŭtralos tiel, kiel la radikojn ni rigardos pli kaj pli kiel neŭtrale, kaj nur uzos "-in-" "malina" aŭ "vir-" kiam ni deziras specifiki sekse.
AlfRoland (Показать профиль) 25 июня 2008 г., 20:09:19
La vorto malino mi opinias nelogika. PIV skribas jene pri mal- : "prefikso montranta ideon kontraŭan al tiu, kiun montras la radiko".
Uzante "malino" oni do esprimas ke virino estas la kontraŭo al viro. Rimarku ke ni kutime diras "virino" kaj ne "malviro".
Ne donu al la vortoj alian signifon ol ili vere havas.
Iippa (Показать профиль) 25 июня 2008 г., 21:12:16
jan aleksan (Показать профиль) 26 июня 2008 г., 9:19:40
AlfRoland:"malino" ne signifas "virino". Signifas "female". "Female" (kiu estas eco) kontraŭas "male", laŭ mi.
Uzante "malino" oni do esprimas ke virino estas la kontraŭo al viro. Rimarku ke ni kutime diras "virino" kaj ne "malviro".
Iippa:Prave!
Estus pli facile se ne ekzistus maskulinaj kaj femininaj formoj car mia gepatra lingvo ne bezonas ilin. Estas malfacile memori cu estas er au sie, han au hon, he au she, der, die au das, en au ett, le au la, il au elle kaj tiel plu