讯息: 58
语言: Esperanto
AlfRoland (显示个人资料) 2008年6月26日下午6:48:09
Laŭ mi ni evitu ŝanĝi la strukturon de esperanto sed ni nepre devas havigi novajn vortojn por novaj fenomenoj.
Al mi "malina" eble estus mokvorto pri virino kun iom viraj ecoj.
jan aleksan (显示个人资料) 2008年6月27日下午12:32:07
-iĉ- estas neoficiala afikso en la PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_...
horsto (显示个人资料) 2008年6月27日下午3:43:54
jan aleksan:Saluton,Malĝis!
-iĉ- estas neoficiala afikso en la PMEG:
Ĉu vi ankaŭ legis tiun tekston, kiun vi citas? Vidu:
Unu el multaj proponoj de sufikso por montri viran sekson. IĈ estas nun la plej populara propono de tia sufikso, sed ĝi estas nur eksperimente uzata: bovo → *boviĉo* = “virbovo”, kato → *katiĉo* = “virkato”, kuracisto → *kuracistiĉo* = “vira kuracisto”. IĈ parencas al la sufikso ĈJ, same kiel IN parencas al la sufikso NJ. Aliaj proponoj estas ekz.: UN, IR, IM, OL, OĈ, OC kaj UL. Oni uzu vira aŭ prefiksecan VIR.
Iuj ekstremistoj volas uzi IĈ ankaŭ ĉe viraj radikoj, kies signifon ili do volas ŝanĝi al sekse neŭtra: patro (neŭtra) → *patriĉo* = “patro”, knabo (neŭtra) → *knabiĉo* = “knabo”, viro (neŭtra) → *viriĉo* = “viro”. Enkonduko de tiel drastaj signifoŝanĝoj de oftaj kaj firme enradikiĝintaj vortoj estus neakceptebla (kaj neefektivigebla) reformo de la lingvo. Por esti konsekvenca oni devus tiam neŭtrigi ankaŭ inajn radikojn: damo (neŭtra) → *damino*, *damiĉo*; nimfo (neŭtra) → *nimfino*, *nimfiĉo*; putino (neŭtra!) → *putinino*, *putiniĉo*. Tiaj ŝanĝoj estus eĉ malpli efektivigeblaj.
jan aleksan (显示个人资料) 2008年6月27日下午3:58:37
Esperantuje, oni neniam povas babili demokrate sen ekstremiĝi...
Laŭ mi, la ekzemploj ne problemas. Neŭtrigi vortojn tiel damo ne vere ŝanĝas la sencon.
AlfRoland (显示个人资料) 2008年6月27日下午7:51:34
En esperanto estas konvencio ke oni uzu ”-in-” kiel markilo de virina sekso. Kompreneble oni povus uzi alian konvencion, sed laŭ mi temas pri ”cerbaj fantomoj” se oni konsideras tiun konvencion diskriminacio kontraŭ virinoj. Antaŭ ol proponi ”reformoj” por solvi problemon ni prefere diskutu ĉu solvenda problemo ekzistas.
diogotux (显示个人资料) 2008年7月1日下午5:52:36
Ne ŝanĝu Esperanton! Mi estas lernanta ĝin!
horsto (显示个人资料) 2008年7月2日上午11:12:48
AlfRoland:En tre multaj kuntekstoj oni devas aprobi diversajn konvenciojn por konstrui el ili teoriojn ktp.Bonege, mi tute konsentas!
En esperanto estas konvencio ke oni uzu ”-in-” kiel markilo de virina sekso. Kompreneble oni povus uzi alian konvencion, sed laŭ mi temas pri ”cerbaj fantomoj” se oni konsideras tiun konvencion diskriminacio kontraŭ virinoj. Antaŭ ol proponi ”reformoj” por solvi problemon ni prefere diskutu ĉu solvenda problemo ekzistas.
Mi ja ankaŭ pli supre demandis kial la -in- sufikso diskriminacias virinojn, sed neniu klarigis. La sama sufikso estas ankaŭ uzata en la germana lingvo, sed neniu diskutas ĉi tie pri tio.
jan aleksan (显示个人资料) 2008年7月2日下午3:49:05
Sed oni ŝokatis pri ĝi, kaj mi aŭdis ke homoj (plej ofte virinoj) ne plu volis lerni Eon pro ĝi... Ĉar oni volas ke internacia lingvo ne kopias la malperfektaĵojn de naturaj lingvoj.
mi ne komprenas la dirmaniero: "cerba fantomo". Kio vi volas diri?
AlfRoland (显示个人资料) 2008年7月2日下午9:35:59
Do "cerba fantomo" estas io kio fantomas en la cerbo de iu persono. Mi celis ke oni kreas problemon el nenio.
Certe estas kelkaj kiuj pro "-in-" ne volas lerni esperanton dum aliaj eble havas aliajn kialojn ne lerni.
En Svedio kelkaj ekstremaj feministoj asertas ke ĉiuj viroj kulpas pri perfortoj kontraŭ virinoj farataj de kelkaj viroj. Unu tia virino publike diris ke "viroj estas bestoj!".
Mi estas konvinkita ke al plej multaj virinoj "-in-" ne estas problemo.
jan aleksan (显示个人资料) 2008年7月3日上午9:30:29
http://fr.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...
kaj en la francan:
http://fr.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...