Til innholdet

Kiu konas bonan vortaron (por traduki en esperanton) en la reto ?

fra Zam_franca,2019 6 24

Meldinger: 18

Språk: Esperanto

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 6 24 12:51:50

Mi nur konas lernu kaj google, sed ili ne estas bonaj

Metsis (Å vise profilen) 2019 6 24 15:59:48

Ne estas longa tempo, kiam oni demandis pri ĉi tio.

Foje mi uzas Lernun kaj Guglon por atingi eblajn tradukojn, foje mi iras rekte al Reta Vortaro (ReVo) kaj Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV). ReVo havas tradukojn al aliajn lingvoj, sed varias inter vortoj al kiuj lingvoj. PIV estas unulingva. Ambaŭ havas klarigojn kaj ekzemplojn, kiuj klarigas ekz. kiujn prepoziciojn oni uzas.

Notu, ke la vortaron de ReVo oni uzas ankaŭ en PoŝReVo (por Ios-aparatoj) kaj en PReVo (por Android-aparatoj).

Holli (Å vise profilen) 2019 6 24 16:46:31

thyrolf (Å vise profilen) 2019 6 24 18:13:43

kaj mi la tiun por german-parolantoj:
https://eo.m.wiktionary.org/wiki/Vortaro_germana-E...

Ĝi estas kelkfoje iom misa, sed ampleksa kaj almenaŭ donas ideojn, kiam vorto mankas

sergejm (Å vise profilen) 2019 6 25 04:51:50

Notu! Oni petas vortaron por traduki EN Esperanton! (sed ne indikis el kiu lingvo)
Pri la rusa, ekzistas vortaroj de Bokarev (esperanto.mv.ru/...) kaj Kondratjev (eoru.ru), ambaŭ por traduki EL Esperanto, kvankam reta versio havas inversan serĉilon. Rusa-Esperanta vortaro de Kondratjev (rueo.ru) ankoraŭ ne estas kompleta.

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 6 25 08:10:33

sergejm:Notu! Oni petas vortaron por traduki EN Esperanton! (sed ne indikis el kiu lingvo)
Pri la rusa, ekzistas vortaroj de Bokarev (esperanto.mv.ru/...) kaj Kondratjev (eoru.ru), ambaŭ por traduki EL Esperanto, kvankam reta versio havas inversan serĉilon. Rusa-Esperanta vortaro de Kondratjev (rueo.ru) ankoraŭ ne estas kompleta.
Dankon, sed mi nur deziras vortaron en la francan aŭ la anglan

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 6 25 08:14:47

Holli:Mi ofte uzas tiun:
https://en.bab.la/dictionary/esperanto-english/
dankon, mi uzos tiun

Nala_Cat15 (Å vise profilen) 2019 6 25 20:31:58

Mi ankaŭ uzas la bab.la vortaro. kaj la apo PoŝReVo por Iphone estas bone. Ĝi bone klarigas tr/ ntr verbojn.

sergejm (Å vise profilen) 2019 6 26 02:50:40

Mi ankaŭ uzas Prevo (Revo por Android). Sed ĝi estas vortaro por traduki EL Esperanto. Multaj vortoj tie ne havas anglan tradukon kaj por traduki anglan vorton vi devas scii ĝian tradukon en alia lingvo.

Metsis (Å vise profilen) 2019 6 26 06:02:15

sergejm:Mi ankaŭ uzas Prevo (Revo por Android). Sed ĝi estas vortaro por traduki EL Esperanto. Multaj vortoj tie ne havas anglan tradukon kaj por traduki anglan vorton vi devas scii ĝian tradukon en alia lingvo.
En la Ios-versio (PoŝRevo) oni povas ŝanĝi la serĉan lingvon (abĥaza, afrikansa… volofa, zulua), do oni teknike povas serĉi per E-o aŭ per iu alia lingvo. Ĉu ĉu tio ne eblas en la Android-versio?

En praktiko nur E-o estas kompleta, kaj varias de serĉovorto ĝis serĉovorto, en kiuj lingvoj estas tradukoj. Tio ne ofte estas problemo, ĉar mi aŭ jam havas antaŭsenton, kio certa esprimo povus esti en E-o, aŭ uzis la vortanon de Lernu kaj nur kontrolas.

Sume Reta Vortaro kaj siaj poŝversioj taŭgas por traduki en E-on.

Tibake til toppen