ข้อความ 18
ภาษา: Esperanto
Zam_franca (แสดงโปรไฟล์) 24 มิถุนายน 2019, 12:51:50
Metsis (แสดงโปรไฟล์) 24 มิถุนายน 2019, 15:59:48
Foje mi uzas Lernun kaj Guglon por atingi eblajn tradukojn, foje mi iras rekte al Reta Vortaro (ReVo) kaj Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV). ReVo havas tradukojn al aliajn lingvoj, sed varias inter vortoj al kiuj lingvoj. PIV estas unulingva. Ambaŭ havas klarigojn kaj ekzemplojn, kiuj klarigas ekz. kiujn prepoziciojn oni uzas.
Notu, ke la vortaron de ReVo oni uzas ankaŭ en PoŝReVo (por Ios-aparatoj) kaj en PReVo (por Android-aparatoj).
Holli (แสดงโปรไฟล์) 24 มิถุนายน 2019, 16:46:31
https://en.bab.la/dictionary/esperanto-english/
thyrolf (แสดงโปรไฟล์) 24 มิถุนายน 2019, 18:13:43
https://eo.m.wiktionary.org/wiki/Vortaro_germana-E...
Ĝi estas kelkfoje iom misa, sed ampleksa kaj almenaŭ donas ideojn, kiam vorto mankas
sergejm (แสดงโปรไฟล์) 25 มิถุนายน 2019, 04:51:50
Pri la rusa, ekzistas vortaroj de Bokarev (esperanto.mv.ru/...) kaj Kondratjev (eoru.ru), ambaŭ por traduki EL Esperanto, kvankam reta versio havas inversan serĉilon. Rusa-Esperanta vortaro de Kondratjev (rueo.ru) ankoraŭ ne estas kompleta.
Zam_franca (แสดงโปรไฟล์) 25 มิถุนายน 2019, 08:10:33
sergejm:Notu! Oni petas vortaron por traduki EN Esperanton! (sed ne indikis el kiu lingvo)Dankon, sed mi nur deziras vortaron en la francan aŭ la anglan
Pri la rusa, ekzistas vortaroj de Bokarev (esperanto.mv.ru/...) kaj Kondratjev (eoru.ru), ambaŭ por traduki EL Esperanto, kvankam reta versio havas inversan serĉilon. Rusa-Esperanta vortaro de Kondratjev (rueo.ru) ankoraŭ ne estas kompleta.
Zam_franca (แสดงโปรไฟล์) 25 มิถุนายน 2019, 08:14:47
Holli:Mi ofte uzas tiun:dankon, mi uzos tiun
https://en.bab.la/dictionary/esperanto-english/
Nala_Cat15 (แสดงโปรไฟล์) 25 มิถุนายน 2019, 20:31:58
sergejm (แสดงโปรไฟล์) 26 มิถุนายน 2019, 02:50:40
Metsis (แสดงโปรไฟล์) 26 มิถุนายน 2019, 06:02:15
sergejm:Mi ankaŭ uzas Prevo (Revo por Android). Sed ĝi estas vortaro por traduki EL Esperanto. Multaj vortoj tie ne havas anglan tradukon kaj por traduki anglan vorton vi devas scii ĝian tradukon en alia lingvo.En la Ios-versio (PoŝRevo) oni povas ŝanĝi la serĉan lingvon (abĥaza, afrikansa… volofa, zulua), do oni teknike povas serĉi per E-o aŭ per iu alia lingvo. Ĉu ĉu tio ne eblas en la Android-versio?
En praktiko nur E-o estas kompleta, kaj varias de serĉovorto ĝis serĉovorto, en kiuj lingvoj estas tradukoj. Tio ne ofte estas problemo, ĉar mi aŭ jam havas antaŭsenton, kio certa esprimo povus esti en E-o, aŭ uzis la vortanon de Lernu kaj nur kontrolas.
Sume Reta Vortaro kaj siaj poŝversioj taŭgas por traduki en E-on.