去目錄頁

关闭的

La vira sufikso -iĉ-.

Jxusteno, 2019年11月22日

讯息: 66

语言: Esperanto

nornen (显示个人资料) 2019年11月27日下午7:02:09

Cetere, en la hispana tiuj ŝanĝoj estas probable nenecesaj. Ĉe personrilataj vortoj, la virina genro (eks amiga) inkluzivas nur virinojn kaj ekskluzivas virojn, tamen la vira genro (el masculino genérico) inkluzivas ĉiujn personojn.

Por klarigi:
Hodiaŭ kaj mi kaj mia edzino ricevis mesaĝon de la lernejo de nia filo: "Estimados padres de familia, les recordamos que el día viernes 29, los alumnos salen a las 12 horas."
Kaj "padres" kaj "alumnos" estas "masculinos genéricos" kaj rilatas al ĉiuj patroj, patrinoj, ne grave ĉu duumaj, triumaj aŭ kvarumaj. Kaj "alumnos" ne signifas, ke la lernantinoj ne eliras je la 12.

Same en la singularo:
"Cada alumno tiene que cuidar sus libros."
Tio ne signifas, ke lernantinoj detruu siajn librojn.

StefKo (显示个人资料) 2019年11月27日下午7:54:44

nornen:(...) ricevis mensaĝon de la lernejo de nia fiko (...)
Kio estas?

StefKo (显示个人资料) 2019年11月27日下午7:55:46

讯息已经隐藏了。

nornen (显示个人资料) 2019年11月27日下午8:26:37

StefKo:
nornen:(...) ricevis mensaĝon de la lernejo de nia fiko (...)
Kio estas?
Hahahaha. Mallegu "fiko", legu "filo".
Dankon

Jxusteno (显示个人资料) 2019年11月28日下午3:06:58

En la reta vortaro estas informo pri la sufikso -iĉ-:
http://reta-vortaro.de/revo/art/icx.html#fnt_3

Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月28日下午4:39:50

Jes, kaj notu bone, ke «Pli oftaj kaj pli vaste akceptataj manieroj por indiki virecon estas la adjektivo „vira“ (kutime por homoj) kaj la prefikso „vir-“ (kutime por bestoj).»
Ĉu vi eklernis la LiDePla-on?

Jxusteno (显示个人资料) 2019年11月28日下午7:25:10

Zam_franca:Jes, kaj notu bone, ke «Pli oftaj kaj pli vaste akceptataj manieroj por indiki virecon estas la adjektivo „vira“ (kutime por homoj) kaj la prefikso „vir-“ (kutime por bestoj).»
Ĉu vi eklernis la LiDePla-on?
Kio estas tio?

Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月28日下午8:36:22

Perfekta lingvo. Kun ŝli, kaj vortoj kiuj devenas el la tutmondo. https://eo.wikipedia.org/wiki/Lingwa_de_Planeta

Jxusteno (显示个人资料) 2019年11月28日下午9:18:59

Havanta dudekkvinon da parolantoj? Kial mi "eklernu" ĝin?

Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月29日上午6:04:39

Ĉar ĝi havas neŭtran pronomon, kaj ĉar ĝi estas pli justa vortliste.

回到上端