Al la enhavo

Ĉe limo de esperanta vortfarado

de StefKo, 2019-decembro-06

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-06 08:06:52

Ĉu viroino eblas?

Ĉu ekzistas inoj havantaj viraj ecoj? Jes.
Ĉu ekzistas la vorto “ino”? Jes.
Ĉu oni povas kombini vortojn? Jes.
Ĉu oni povas uzi interligan „o” dum kombinado? „Jes” (“Post preciziga antaŭelemento oni povas meti interligan o-finaĵon por faciligi la elparolon aŭ komprenon de la kombino”).
Do ni havas:
viro
ino
virino
viroino
(vir+o+ino) – tia persono estas ino sed havas virajn ecojn
inoviro (inviro) – tia persono estas viro sed havas inajn ecojn

Aliaj vortoj:
inamo, iniro, inovesto, insekso, inkorpo, inoforma, inŝuo, inpaŝado
amoino, iroino, seksoino…

Kaj plue:
arkuro, arkanto, arbato, arpreĝo,
ejiro, ejkuro, ejlaboro, ejulo, ejbesto,
ilmano, ilcerbo, ilhomo,
manoilo, cerboilo,
opkuro, opkanto, opobato, opopreĝo,
kuroopo, kantoopo, preĝoopo,
ujsalo, ujfaruno, ujrubo, ujigi


Ĉu mi dekliniĝis?

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-decembro-10 16:45:00

Laŭ me viroino verŝajne estus same kiel virino. Ne ino kun viraj ecoj. Sed jes laŭ la logiko de esperanta vortkreado ĝi eblas.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-decembro-10 16:45:37

Eble viraino pravas

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-10 17:34:33

Nala_Cat15:Laŭ me viroino verŝajne estus same kiel virino. Ne ino kun viraj ecoj. Sed jes laŭ la logiko de esperanta vortkreado ĝi eblas.
La vorto viroino enhavas:
vir' - kerno
ino - la memstara vorto el vortaro (II ino. Estaĵo de idnaska sekso: virbestoj k iliaj inoj - el vortaro.net)
o - interliga litero por faciligi la komprenon de la kombino (legu: Gramatiko - Vortfarado)
En kombinita vorto unua vorto estas vorto determinanta, la dua estas determinata ĉefa vorto, do la kombinaĵo koncernas inon kaj ne viron. Ja vaporŝipo estas plu ŝipo kaj ne vaporo.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-decembro-10 19:19:10

Do ĉu viroino kaj viraino estus la samaj?

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-decembro-10 19:27:46

La gramatkio ĉi tie en lernu ankaŭ diras ĉi tion:

"La finaĵo O aldonas nenion al la propra signifo de radiko. Substantivo estas simple nomo de la koncerna afero:"

kaj

"Oni ne uzas ligfinaĵon en tiaj kombinoj, kie la antaŭelemento plej nature fariĝas adjektivo, se oni disigas la kombinon, ekz.: dikfingro = "fingrospeco, kiu kutime estas pli dika ol la aliaj fingroj". Apenaŭ eblas la signifon klarigi en natura maniero uzante la vorton diko. Tial oni ne diras dikofingro, nek dikafingro, sed je bezono dika fingro. "

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-10 21:23:06

"Viroino" estas samo kiel simple "virino" - -o- ne ŝanĝas sencon de vir-
-a- faras adjektivon. Sed substantivo farata el adjektivo estas aĵo, kiu estas nek ina, nek virina.
Nura ebla vortfarado estas:
viro => vira => vireco;
ulo => ulino;
vireco + ulino => vireculino.

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-10 22:39:28

Nala_Cat15:
(...)
"Oni ne uzas ligfinaĵon en tiaj kombinoj, kie la antaŭelemento plej nature fariĝas adjektivo, se oni disigas la kombinon, ekz.: dikfingro = "fingrospeco, kiu kutime estas pli dika ol la aliaj fingroj". Apenaŭ eblas la signifon klarigi en natura maniero uzante la vorton diko. Tial oni ne diras dikofingro, nek dikafingro, sed je bezono dika fingro. "
Jes. Sed tiu antaŭelemento ne estas adjektiva. En vortaro estas: vir' homme (sexe) | man | Mann | мужъ, мужчина | mężczyzna, mąż.
Do la kombinaĵo viroino enhavas du substantivojn, same kiel en kombinaĵo vapor'ŝipo.
Mi ripetas: en tiu kombinaĵo mi uzas duan signifon de la vorto ino: (II ino. Estaĵo de idnaska sekso: virbestoj k iliaj inoj - el vortaro.net)

"O" ne ŝanĝas la signifon de la antaŭvorto sed montras ke la kombinaĵo enhavas du nominativojn, kaj ne nominativon plus sufikso.

thyrolf (Montri la profilon) 2019-decembro-11 07:37:30

heroino ridulo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-01 11:55:49

Ĉe limo de vortfarado - ĉu "grandio" eblas?

IO estas substantivo do ĝi povas krei vortojn kombinatajn laŭ skemo:

ĉefelemento (kiu donas la ĝeneralan signifon de la vorto) + preciziga antaŭelemento (kiu precizigas la ĝeneralan signifon)

Do ni povas krei tiajn vortojn:

granda + io = grandio (io, objekto, aĵo granda)
bela + io = belio…
Apostrofitaj, ili estas:
grandi’ beli’ i’ (se IO povas esti kiel substantivo oni povas ankaŭ apostrofi ĝin)…
Tio povas esti utila por poetoj. Ĉu, povas esti, mi eraras?

Reen al la supro