Naar de inhoud

Ĉe limo de esperanta vortfarado

door StefKo, 6 december 2019

Berichten: 70

Taal: Esperanto

StefKo (Profiel tonen) 27 september 2023 17:48:15

Altebrilas:En l'm-don v-nis n-va s-to
Tra l'm-do i-as f-ta v-ko...
Mia propono ne celis mallongigi iujn ajn vortojn laŭ la bontrovo de la parolanto (skribanto) sed mallongigi aron da elektitaj (donitaj) vortoj en specifa maniero. Alikaze oni rezultigus miskomprenon kaj malkomprenon de la diraĵo (teksto). Nur tia kurtigo havas sencon.
Kion do signifas via enskribo?

Altebrilas (Profiel tonen) 27 september 2023 21:41:02

Mi uzis viajn mallongigojn kiam ili estis en la listo. Vi pravas, la rezulto ne tre klaras. Tamen mi uzis faman tekston por faciligi malĉifradon.

amigueo (Profiel tonen) 30 september 2023 08:24:54

Het bericht is verborgen.

amigueo (Profiel tonen) 2 oktober 2023 15:34:07

Het bericht is verborgen.

StefKo (Profiel tonen) 2 oktober 2023 19:25:38

Mi atendas ian sencan respondon al demando: "kial ne?" aŭ pli longe: "kial esperantistoj ne povas uzadi mallongigitajn vortojn?"
(K-al esperantistoj ne p-as uzadi kurtajn vortojn?)

Altebrilas (Profiel tonen) 2 oktober 2023 22:01:35

Fakte, mi ne komprenas la utilon. "S-ro" kaj "D-ro" estas prononcataj sinjoro kaj doktoro. Mallongigoj utilis kiam ne ekzistis komputiloj kaj tio ebligis ŝpari tempon. Nun oni povas kopiglui vortojn kaj tekstoprilaboriloj proponas fini la vortojn por ni.

Se oni devas parkeri longan liston de mallongigoj, tio komplikas la lernadon.

amigueo (Profiel tonen) 6 oktober 2023 11:22:23

Miaj respondoj malaperintaj el ĉi temfadeno, troveblas ĉe sekcio Pri ĉio alia.

StefKo (Profiel tonen) 28 november 2023 18:53:21

Tabelvortoj – vortoj aŭ morfemoj?

1-a aserto en: “Ĉu Esperanto estas Fundamente facila ? aŭ : La miskomprenita regulo!”
Por ne fuŝi la Fundamentan regulon, oni devas kompreni, ke Zamenhof uzis la vorton: vorto, sed hodiaŭ, danke al laboro de lingvistoj, li uzus la vorton: monemo, sen precizigi leksemomorfemo, ĉar por li ĉiuj ricevas sencon. Vidu la frazojn de la unua libro cititajn p.2 aŭ la komenton de P. Janton : «Tiu gravega teksto montras ke Zamenhof elpensis sian lingvon kiel kombinon de bazaj neredukteblaj unuaĵoj, en kiujn li enigis nenian gradigon »
2-a aserto en vortaro.net:
morfem/o Minimuma senco- aŭ funkci-hava lingva unuo. SIN. monemo, vortelemento.
3-a aserto en PMEG:
13.1. Tabelvortoj – bazaj reguloj:
„Oni povas diri, ke ĉiu tabelvorto konsistas el antaŭparto kaj postparto, sed oni tamen ne rigardu la tabelvortojn kiel kunmetitajn vortojn. La tabelvortaj partoj formas apartan, fermitan sistemon, kaj oni normale ne intermiksu ilin kun la ordinaraj vortelementoj en la lingvo”
Ekzempla tabelvorto KIE (klarigo el PMEG!)
KI – demandovorto, rilata vorto, ekkria vorto;
E – loko.
Mia demando:

Ĉu KI kaj E estas morfemoj laŭ difino en 1-a kaj 2-a asertoj? Se la respondo estas JES, mi demandas plue:

Ĉu ekz. anstataŭ E mi povas enskribi ian ajn e-vorton kiu estas adverbo de loko, kaj plue anstataŭ A mi povas aldoni adjektivon ktp.? Evidente, se tia kunmetaĵo ne misinformas.

Tiel:

KIstrate (aŭ: KI-strate) vi loĝas? Anstataŭ: En kiu strato… kaj plue:
KIgranda li estas? Anstatŭ: Kiel granda li estas?
TIgranda homo estas malbela. Anstataŭ: Tiel granda…

amigueo (Profiel tonen) 29 november 2023 12:13:05

Het bericht is verborgen.

amigueo (Profiel tonen) 1 december 2023 15:52:15

Het bericht is verborgen.

Terug naar boven