讯息: 70
语言: Esperanto
StefKo (显示个人资料) 2023年9月27日下午5:48:15
Altebrilas:En l'm-don v-nis n-va s-toMia propono ne celis mallongigi iujn ajn vortojn laŭ la bontrovo de la parolanto (skribanto) sed mallongigi aron da elektitaj (donitaj) vortoj en specifa maniero. Alikaze oni rezultigus miskomprenon kaj malkomprenon de la diraĵo (teksto). Nur tia kurtigo havas sencon.
Tra l'm-do i-as f-ta v-ko...
Kion do signifas via enskribo?
Altebrilas (显示个人资料) 2023年9月27日下午9:41:02
amigueo (显示个人资料) 2023年9月30日上午8:24:54
讯息已经隐藏了。
amigueo (显示个人资料) 2023年10月2日下午3:34:07
讯息已经隐藏了。
StefKo (显示个人资料) 2023年10月2日下午7:25:38
(K-al esperantistoj ne p-as uzadi kurtajn vortojn?)
Altebrilas (显示个人资料) 2023年10月2日下午10:01:35
Se oni devas parkeri longan liston de mallongigoj, tio komplikas la lernadon.
amigueo (显示个人资料) 2023年10月6日上午11:22:23
StefKo (显示个人资料) 2023年11月28日下午6:53:21
1-a aserto en: “Ĉu Esperanto estas Fundamente facila ? aŭ : La miskomprenita regulo!”
Por ne fuŝi la Fundamentan regulon, oni devas kompreni, ke Zamenhof uzis la vorton: vorto, sed hodiaŭ, danke al laboro de lingvistoj, li uzus la vorton: monemo, sen precizigi leksemo aŭ morfemo, ĉar por li ĉiuj ricevas sencon. Vidu la frazojn de la unua libro cititajn p.2 aŭ la komenton de P. Janton : «Tiu gravega teksto montras ke Zamenhof elpensis sian lingvon kiel kombinon de bazaj neredukteblaj unuaĵoj, en kiujn li enigis nenian gradigon »2-a aserto en vortaro.net:
morfem/o Minimuma senco- aŭ funkci-hava lingva unuo. SIN. monemo, vortelemento.3-a aserto en PMEG:
13.1. Tabelvortoj – bazaj reguloj:Ekzempla tabelvorto KIE (klarigo el PMEG!)
„Oni povas diri, ke ĉiu tabelvorto konsistas el antaŭparto kaj postparto, sed oni tamen ne rigardu la tabelvortojn kiel kunmetitajn vortojn. La tabelvortaj partoj formas apartan, fermitan sistemon, kaj oni normale ne intermiksu ilin kun la ordinaraj vortelementoj en la lingvo”
KI – demandovorto, rilata vorto, ekkria vorto;Mia demando:
E – loko.
Ĉu KI kaj E estas morfemoj laŭ difino en 1-a kaj 2-a asertoj? Se la respondo estas JES, mi demandas plue:
Ĉu ekz. anstataŭ E mi povas enskribi ian ajn e-vorton kiu estas adverbo de loko, kaj plue anstataŭ A mi povas aldoni adjektivon ktp.? Evidente, se tia kunmetaĵo ne misinformas.
Tiel:
KIstrate (aŭ: KI-strate) vi loĝas? Anstataŭ: En kiu strato… kaj plue:
KIgranda li estas? Anstatŭ: Kiel granda li estas?
TIgranda homo estas malbela. Anstataŭ: Tiel granda…
amigueo (显示个人资料) 2023年11月29日下午12:13:05
讯息已经隐藏了。
amigueo (显示个人资料) 2023年12月1日下午3:52:15
讯息已经隐藏了。