Więcej

Hezitado pri tradukado

od alfacruz, 24 lipca 2008

Wpisy: 5

Język: Esperanto

alfacruz (Pokaż profil) 24 lipca 2008, 21:27:17

Estas korekta diri:?
mallumalignarbarloĝanto
por diri hispana
"El que habita en el bosque de árboles de maderas oscuras"

Danke

mnlg (Pokaż profil) 24 lipca 2008, 22:03:04

La vorto en si povus esti ĝusta, sed mi povas facile imagi, ke malmultaj legantoj komprenos vin. Estus pli efike uzi pli da vortoj por esti pli klara.

horsto (Pokaż profil) 25 lipca 2008, 14:38:17

mnlg:Estus pli efike uzi pli da vortoj por esti pli klara.
Ekzemple:
loĝanto de malluma arbaro
Mi ne scias ĉu "ligno" vere necesas, se jes:
loĝanto de mallumligna arbaro

mnlg (Pokaż profil) 25 lipca 2008, 14:49:12

Mi volis lasi la duan provon kiel ekzercon okulumo.gif

diogotux (Pokaż profil) 27 lipca 2008, 19:56:56

alfacruz:Estas korekta diri:?
mallumalignarbarloĝanto
por diri hispana
"El que habita en el bosque de árboles de maderas oscuras"

Danke
"mallumalignarbarloĝanto" - tiu vorto ne pravas pro la "a" post "mallum", laŭ pmeg, oni uzu en kunmetitaj vortoj literon "o" nur kiam la kunmeto de konsonantoj tion postulas. Ekz. inter la du t en tualettablo -> tualetotablo.

Sed tio ne tro gravas ĉar la vorto per si mem estas malfacile komprenebla sed ja mi komprenis... Pli bona esprimo, mi pensas, estus: "Tiu kiu loĝas en mallumarbara bosko"
Ĝi eĉ pli similas al hispana versio.

Wróć do góry