"Pour un débutant, il est très fort" : Kiel Esperantigi?
od Zam_franca, 23. prosinca 2019.
Poruke: 19
Jezik: Esperanto
sudanglo (Prikaz profila) 29. prosinca 2019. 12:20:46
Sed estas eblo por dusenco.
Ezemple : Ĉu li estas bona instruisto? Por komencanto li estas tre forta/bona.
Do ĉu li bone instruus komencanton, sed ne taŭgus por progresintoj , aŭ ĉu Ii nur lastatempe ekinstruis, do li mem estas komencanto en la rolo de instruiisto?
Zam_franca (Prikaz profila) 29. prosinca 2019. 13:06:14
sudanglo:Laŭ la Gugla tradukilo, oni ŝajne uzus la ekvivalenton de 'por' en multaj Eŭropaj lingvoj.Dankon pro respondi.
Sed estas eblo por dusenco.
Ezemple : Ĉu li estas bona instruisto? Por komencanto li estas tre forta/bona.
Do ĉu li bone instruus komencanton, sed ne taŭgus por progresintoj , aŭ ĉu Ii nur lastatempe ekinstruis, do li mem estas komencanto en la rolo de instruiisto?
Veras, ke kelkfoje estas dusenco.
Sed estis ununura senco tie, kie mi bezonis uzi "por".
StefKo (Prikaz profila) 29. prosinca 2019. 14:23:30
EL vortaro.net:
"
(...)
5 Partikulo, signifanta «estanta», «en la funkcio de», «havanta la identecon de»: kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi; li propagandis kiel unua tiujn ideojn (...)
"
Tiu ĉi difino ekzakte kongruas kun Pour un débutant...
Zam_franca (Prikaz profila) 1. siječnja 2020. 15:02:55
Zam_franca (Prikaz profila) 1. siječnja 2020. 15:54:46
sergejm (Prikaz profila) 1. siječnja 2020. 16:37:08
Almenaŭ mi tiel komprenas.
StefKo (Prikaz profila) 1. siječnja 2020. 16:57:00
Zam_franca:Ĉu "Novbakite li estas bona", taŭgus, volante diri "Kiel novbakita, li tamen estas bona"?Se via eldiraĵo signifas: Estante novbakito... - jes, se Estante novbakita - mi ne scias.
StefKo (Prikaz profila) 1. siječnja 2020. 17:00:35
sergejm:Novbakite li estas bona = De kiam li iĝis novbakita, li estas bona."De kiam"? Kaj se li iĝis novbakita antaŭ unu jaro?
Almenaŭ mi tiel komprenas.
Zam_franca (Prikaz profila) 1. siječnja 2020. 17:38:12
StefKo:Estis nur malbona ekzemplo, mi pardonpetas se ne estis sufiĉe klara. Fakte mi volis diri la jenan frazo-sistemon :"belule li estas bona", en la senco de "Kiel belulo, li tamen estas bona".Zam_franca:Ĉu "Novbakite li estas bona", taŭgus, volante diri "Kiel novbakita, li tamen estas bona"?Se via eldiraĵo signifas: Estante novbakito... - jes, se Estante novbakita - mi ne scias.