Viestejä: 51
Kieli: Esperanto
manu_fr (Näytä profiilli) 16. kesäkuuta 2007 20.07.50
Gradski:Vi pravas Terurĉjo, multaj personoj, nur vidas en la socialisma vivo, malfacilecoj kaj malbonaj aferoj, kial ili ne vidas la publica sano (inter la plej bona de la mondo), la eduko kaj la humanaj rajtoj. Mi ĉiam malfeliĉigas kiam mi vidas la blindeco de la homaro.la humanaj rajtoj al Kubo ?
Ĉu serĉo ?
Ni prenu ekzemplon simplan.
Ĉu vi ekzemple parolas pri la libereco de povi legi libere librojn, gazetojn, al Kubo ?
Vi mem certe scias, ke ne eblas. Ĉu vi volas mensogi al la mondo plena ?
Kiu estas blinda en nia mondo... ?
Kompreneble ne la turistoj de Kubo, kiuj ne vidas eĉ 1 librvendejon al Kubo, ekzemple.
Mi rivenis de Kubo kun la nurpermesita gazeto de Kubo, la gazeto de la Komunista Partio.
Ekzistas 1 versio por plenkreskuloj, kaj 1 por junuloj. Ne pli.
Tamen Kubo, laŭ mi,restas apartan landon por multaliaj kialoj, kaj tre bela kaj interesa.
la celo de mia respondo ne estas malamikeco, nur iom da vero
Manu
Gradski (Näytä profiilli) 17. kesäkuuta 2007 23.02.47
Pri tio mi povas diri multe al vi, sed kiam mi ĉagrenas mia esperanto malbonigas multe, pro tio mi daŭros poste ĉar mi havas multajn argumentojn pro montri al vi.
Mendacapote (Näytä profiilli) 18. kesäkuuta 2007 4.55.13
Gradski (Näytä profiilli) 18. kesäkuuta 2007 16.46.18
Mendacapote (Näytä profiilli) 18. kesäkuuta 2007 18.02.18
manu_fr (Näytä profiilli) 18. kesäkuuta 2007 19.34.39
Mendacapote:Ĉu vere, Gradski? Ĉu vi vere amas Kubon pli ol mi? Ĉu mia amo estas malpli granda ĉar mi foriris??? Ĉu Martí kaj Maceo, ekzemple, neniam vivis fore de Kubo? Kie mortis Félix Varela kaj Francisco Vicente Aguilera? Verdire, frateto, mi preferas pensi ke vi mankas aĝon, ne cerbon. Kubo ne estas nur la insulo… kaj sia kaptita (iuj volonte kiel vi) popolo; Kubo ankaŭ estas ni, la “prodigitaj gefiloj”, kiuj rifuzis apogi la registaron, kiuj libere volis strebi plu. Memoru kion Martí diris: “Mi volos kiam mi mortos/ sen Patrujo, sed sen MASTRO/ havi sur mia tombo/floran bukedon kaj flagon” Unufraze: mi ne volas havi Mastron. Mi ĈIUTAGE babilas interrete kun miaj kubaj familianoj kaj geamikoj, do mi neniam tute “foriris”. Memoru kion Kristo diris: “Kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro”. Mia trezoro estas Kubo (blanka, verda, nigra, ruĝa, flava, blua… ne nur ruĝa) kaj tie ĉiam estos mia koro. Fartu bone, samlandano. Vivu Kubo!Verdire la trezuro de Kubo ne estas sia regimo politika.
Mi tre sincere pensas, ke la feliĉo de la homoj ne troveblas nek en la lando mem, nek en la vivkondicio, sed en la koro de la homoj mem, ke li nomiĝus Mendacapote aŭ Gradski, de Kubo, aŭ de tutalia lando, ĉu riĉa, ĉu tute malriĉa.
Certe la vivkondicioj al Kubo estas malfacilaj pro diktaturo kaj pro blokuso, kaj pro malrespekto de homaj rajtoj (kiel klarigis Mendacapote, pli bone esti de la bona flanko -politika- al Kubo ! Ĉu ne ?)
Sed, aliflanke, ĉu vi naive pensus, ke ĉiuj la homoj de Francio estas feliĉaj, simple ĉar ekzistas demokration tie ? Ĉu mi mem estas feliĉa ? Vi certe ne havas la respondon, kaj la simpla fakto ke mi estas de Francio, ne sufiĉas al mia feliĉo.
Car tiel ne estas la solvo al la homa feliĉo. Estus tro facila.
La feliĉo estas en ĝermo en la koro de ĉiuj ej la homoj, kiuj vivas nur pensante al fari BONAJN agojn ĉiutage.
Simple.
(Kaj ne estas tiom facila celo, ĉu ne ?)
Kial mi renkontis al Kubo tiel belegan popolon, fieran, amikeman, danseman,..., kaj tiel plu, ...
Jen mia propra vidpunkto : Kubo estas belega lando.
Certe, jes, feliĉo estas ebla al Kubo, mi ne havas dubon pri tio.
Kaj eĉ, kompare, Francio estus preskaŭ morta lando ! Kredu ! Kial ?
Pro egoismo de la homoj, kiuj vivas en Francio...
Tion dirite, por ke ne estus malkomprenemo en mia unua mesaĝo pri Kubo.
Gradski (Näytä profiilli) 18. kesäkuuta 2007 22.26.40
Pri vian unuan dubon, mi pensas ke jes, mi amas Kubon pli ol vi, ĉar nuntempe mi laboras ĉi tie por plibonigi ĝin, ne parolante en alian landon pri kio devas esti la nuna situacio, mi laboras por ŝanĝi ĝin !!! Pri Martí, eble vi memoras kial Martí foriris, memoru ke ne estis libervole, la hispana reĝimo elĵetis lin de nia lando (ĉar li estis batalanto), sed eble vi ankaŭ memoras ke li revenis al Kubo, por batali (same al Maceo kaj aliajn), li mortis ĉi tie, por fari Novan Kubon pli bona, TIO estas amoro al sia lando. mi volas diri ankaŭ al vi, ke adaptanta frazoj je kelkaj situacioj ne signifas ke ili estas absolutaj veroj, sed, se vi volas la frazojn de Marti, mi povas rememorigi unun al vi: "La viro ne devas vidi kie la vivo estas pli bona, devas vidi kie estas la devo" (ĉu vi memoras ĝin? B.v. pardonu mi eon.) Pri alian temon vi diras ke vi amas kubon sendependa de sia reĝimo tiam kial ne la ruĝa kubo? aŭ ĉu vi ne memoras la viva situacio antaŭ la jaro 1990 (tio estis ankaŭ en la Revolucia tempo)kial la personoj ne volis foriri ha! ĉar la vivo estis tre bona, ĉar Fidel kaj "la ruĝa rusio" donis multe al ni, neniu memoras tion, nur pensas en la malsateco de la 90a jardeko, kial neniu vidas la situacio de la publika sano, eble vi scias multe pri tio, demandu al via familio la situacio de la edukado, la revolucio nuntempe pagas al gejunuloj por studi, ne inverse la kuban estron pagas al mi por lerni, por fari mian sonĝon, pro tio mi devas defendi ĝin, pro tio mi devas defendi la revolucio, kaj pro tio mi ne povas konsenti kun vi ke ni amas al Kubo de la sama maniero, nek vi, nek aliajn kiu nur vidas en Kubon malsaneco, malebleco, diktatoro, k.t.p; sed persone mi pensas ke ni ne devas diskuti pri kiu amas pli Kubo, ni devas montri tion!
Amike
rbaby
Mendacapote (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2007 1.00.32
Martí ankaŭ diris (Manifiesto de Montecristi):
“Desde sus raíces se ha de construir la Patria con formas viables, y de sí propias nacidas, de modo que un gobierno sin realidad ni sanción no la conduzca a las parcialidades o a la tiranía.”
“Ekde ĝiaj radikoj la Patrujo devas esti konstruita kun viglaj fareblaj formoj kaj el ĝi mem naskigitaj, tiamaniere ke neniu registaro sen realeco kaj senpune gvidu ĝin al la fragmenteco aŭ al la tiraneco”.
Ĉu vi spertis la kuban vivon antaŭ 1990? Kiam vi naskiĝis, 1986? Ĉu vi legis pri Mariel? Ĉu tio ne okazis antaŭ 1990? Ĉu ne okazis en 1980? Mi honte konfesos ion: Mi estis tiam nur 12 jaraĝa sed ankaŭ ĵetis ŝtonojn kaj putrajn ovojn al la “perfidaj feĉaj netaŭguloj” kiuj volis foriri el Kubo… Ĉu mi rajtis fari tion? Ĉu iu ajn rajtis? Nur 3 aŭ 4 semajnoj poste unu el miaj plej bonaj amikoj ankaŭ foriris el Kubo… kaj subite mi komprenis mian maljustecon. Mi vidis kiel lia patrino estis batita kaj kraĉita senkompate per iu fidelista bando. Mi ruĝiĝis de honto kaj kolero; tiu virino estis tia dolĉa, bonkora, amikema, kaj solidara ke mi ne povis kompreni kial tiu hordo ekkriis al ŝi “Aĉa putino, malpura hundino, homarekrementino!” Mi estis juna knabo, sed mi ekkomprenis ke se tiu virino ne indis tion, eble multaj el ili ankaŭ ne. Kompreneble, mi nuntempe pensas ke neniu meritis tiun hontindan mistrakton.
Fartu bone.
Mendacapote (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2007 2.51.46
Gradski (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2007 22.18.49
Ni feliĉe konsentis pri la temo de ke ni ne amas la saman Kubon, via vidpunkto estas ke mia "duoncerbo" estas paralizita, eble ne. Pri la temo de la estinta tempo, JES en Kubo estis multajn erarojn sed nuntempe ni laboras por solvi ĝin,kaj feliĉe ankaŭ vi klariĝis ke via naskiĝlando ne estis Kubo. Pri Venezuela estas nova espero por la latinoamerikano eble en la estonteco mi laboros tien ankaŭ por helpi al Venezolanoj.
Jam mi volas fini la diskuto ĉar senpera mi devos vojaĝi al Guantanamo kaj tien mi ne povas respondi al vi.
Ne dubu estas tre granda plezuro diskuti kun vi malgraŭ ke ni ne pensas de la sama maniero.